Dozmat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Dozmat estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. Drozg signifas slave: turdo.

Panoramo de Dozmat
Panoramo de Dozmat

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la ĉefvojo inter Szombathely kaj limpasejo al Aŭstrio, krome survoje al la montoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie oni trovis objektojn el la neolitiko. Antaŭ la romianoj keltoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1238 en formo Druzmath. En 1416 la loknomo estis Eghazasdorozmath, kiu signifas tion, ke la vilaĝo estis eklezia centro. Laŭ la censo en 1910 339 homoj vivis en la vilaĝo.

En Dozmat migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo estas la mezepoka romkatolika Kirko martiro Sankta Georgo (Dozmat), (kiu forbruliĝis en 1690 kaj baroke rekonstruiĝis en 1707). Stefano Doerfmeister pentris la altarobildon.