Dozmat
Dozmat estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. Drozg signifas slave: turdo.
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9791
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 170
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la ĉefvojo inter Szombathely kaj limpasejo al Aŭstrio, krome survoje al la montoj.
Historio
Ĉi tie oni trovis objektojn el la neolitiko. Antaŭ la romianoj keltoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1238 en formo Druzmath.
Vidindaĵoj
Vidindaĵo estas la mezepoka romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Georgo, (kiu forbruliĝis en 1690) kaj baroke rekonstruiĝis en 1707. Stefano Doerfmeister pentris la altarobildon.