Dragana Krŝenkoviĉ Brkoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dragana Krŝenkoviĉ Brkoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1955 (1955-11-30) (68-jaraĝa)
Lingvoj serba vd
Ŝtataneco Montenegro vd
Alma mater Universitato de Beogrado vd
Profesio
Okupo verkisto de porinfana literaturo • verkistoscenaristo vd
Laborkampo literaturo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dragana Krŝenkoviĉ Brkoviĉ (montengre; Драгана Кршенковић Брковић (naskiĝis 1956[1]) estdas montenegra verkistino kaj dramaturgino. Ŝi estas unu el la plej famaj nuntempaj balkanaj dramistoj, ŝiaj tekstoj estas inkluditaj en lernolibroj en Montenegro kaj Makedonio. Ŝiaj teatraĵoj estas prezentitaj en multaj balkanaj landoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1980 ŝi diplomiĝis pri politika scienco, kaj en 1984 ĉe la Fakultato de Drama Arto de la Universitato de Beogrado. En 1992, kiam ekestis milito en la Balkana Duoninsulo, ŝi translokiĝis de Beogrado al Podgorico (Montenegro). Tie ŝi fondis kune kun sia edzo Tomislav Brkovic la pupteatron por infanoj Plava Laguna (Blua Laguno)[2].

En 2005-2006, ŝi estis Hubert Humphrey Fellow en Vaŝingtono[3]. En 2011, ŝia libro Duh Manitog jezera (La Feino de Lago Manito) estis elektita por la premio White Raven fare de la internacia junulara biblioteko en Munkeno. Krome, ŝi partoprenis en Rodoso, Grekio la 1-an Internacian Forumon por Kulturo de Paco de Mediteraneaj Virinaj Kreintoj, sub la aŭspicio de Unesko[4].

Kinfilmoj[redakti | redakti fonton]

Du plenlongaj filmoj, Hozentarus (2018)  kaj The Magic Key (2020), surbaze de ŝiaj fabeloj kun la samaj titoloj, estis filmitaj fare de Public Broadcasting Services de Montenegro, RTCG.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Kršenković Brković publikigis tri romanojn, du rakontkolektojn,  unu kolekton de dramoj, du monografiojn, kaj plurajn infanlibrojn[5]. Ŝiaj rakontoj estis publikigitaj en multaj internaciaj revuoj kiel ekzemple Buchkultur, Blesok, Sarajevo Notebook, ARS.

Fikcio[redakti | redakti fonton]

  • Du ondoj (Dva talasa)
  • La Ludo de Atellan (Atelanska igra)
  • La Perdita Sigelo (Izgubljeni pečat)
  • Fajro en Aleksandrio (Vatra u Aleksandriji)
  • Malantaŭ la nevidebla muro (Iza nevidljivog zida)
  • La palaco de la sinjoro (Gospodarska palata)

Infanlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Blua monto (Modra planina)
  • Muzikisto kun cilindro kaj floro (Muzičar s cilindrom i cvetom na reveru)
  • Sekreto de sekreto (Secret one Secret)
  • La spirito de lago Manito (Duh Manitog jezera)
  • Sekreto de la blua kristalo (Sekreta plavog kristala)

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Zaboravljeno putovanje - tragovi utisnuti u bajkama (Forgesita vojaĝo - spuroj registritaj en fabeloj)

Referencoj[redakti | redakti fonton]