Duaminoducikloheksilmetano
Duaminoducikloheksilmetano | ||||||
Kemia formulo | ||||||
Duaminoducikloheksilmetano | ||||||
CAS-numero-kodo | 1761-71-3 | |||||
ChemSpider kodo | 13868371 | |||||
PubChem-kodo | 15660 | |||||
Fizikaj proprecoj | ||||||
Aspekto | flava aŭ bruna solidaĵo[1] | |||||
Molmaso | 210,36292 g mol−1 | |||||
Denseco | 1,15 g/cm−3[2] | |||||
Fandpunkto | 39,7 °C [3] | |||||
Bolpunkto | 320 °C [4] | |||||
Refrakta indico | 1,4990 | |||||
Acideco (pKa) | 10,87 | |||||
Ekflama temperaturo | 144,8 °C [5] | |||||
Solvebleco | Akvo:malmulte sovebla | |||||
Mortiga dozo (LD50) | 270 mg/kg (buŝe) [6] | |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H314, H317, H318, H330, H335, H373, H411, H412 | |||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P264, P264+265, P270, P271, P272, P273, P280, P284, P301+317, P301+330+331, P302+352, P302+361+354, P304+340, P305+354+338, P316, P317, P319, P320, P321, P330, P333, P317, P362+364, P363, P391, P403+233, P405, P501 | |||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Duaminoducikloheksilmetano aŭ 4,4'-duaminoducikloheksilmetano estas organika kombinaĵo konsistanta je unu metilena grupo {} ligita al du cikloheksilaj grupoj {} enhavanta du aminajn grupojn {} en la 4-a karbonatomo de la cikloheksila ringo. Ĝi estas flava aŭ bruna solidaĵo, malmulte solvebla en akvo. Duaminoducikloheksilmetano estas aromata amino kaj posedas 13 karbonatomojn, 26 hidrogenatomojn kaj 2 nitrogenatomojn. Duaminoducikloheksilmetano uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.
Ĝeneralaĵoj
[redakti | redakti fonton]4,4'-Duaminoducikloheksilmetano estas la nomo por organikaj substancoj kun la formulo C13H26N2. Ĝi estas klasita kiel duamino. En la epokso-industrio ĝi ofte estas referita kiel PACM, ĉefliteroj por para-Duaminoducikloheksilmetano. Ĝi estas uzata kiel malmoligagento por epoksaj rezinoj. Ĝi trovas apartan uzon en epoksaj plankoj. Alia uzo estas produkti duizocianatojn, kiuj estas antaŭaĵoj de la poliuretanoj. La miksaĵo estas senkolora solido, sed tipaj specimenoj estas flavecaj kaj oleaj. La kunmetaĵo estas produktita kiel miksaĵo de tri izomeroj per la hidrogenado de metilenaduanilino. Tiuj izomeroj estas, en malkreskanta sinsekvo de sia rendimento rilate al hidrogenado, trans-trans, cis-trans, kaj malgranda kvanto de cis-cis.
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu duamino estas ĉefe uzata por fari epoksorezinajn malmoligantajn agentojn por TASE aplikoj (Tevaĵoj, Algluiĝoj, Sigelantoj kaj Elastomeroj) precipe plankoj. Alia aplikiĝo ekestiĝas el ĝia reakcio kun fosgeno por produkti cikloalifatan duizocianaton hidrogenita aŭ MDI (Metilena-DuIzocianato), kiu kutimas produkti malpezajn stabilajn poliuretanojn. La substanco ankaŭ povas esti uzata kiel kemia interaĵo por fabrikado de aliaj molekuloj.
4,4'-Duaminoducikloheksilmetano estis uzita en produktado de poliamido nomita Qiana, ne plu produktita. Por ĉi tiu apliko, la kondensiga kemiaĵo estis la dodekanonata acido.