Saltu al enhavo

Dubajurbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Interna urboparto de Dubajurbo
Ĉefurbo kaj Emirlando Dubajo
Dubajo el la aero
Iama fortikaĵo, nun muzeo en Dubajurbo
Ŝipoj, kiuj liveras la pasaĝerojn en Dubajurbo

Dubajo estas ĉefurbo, samtempe marhaveno kaj marbanejo de Dubajo (Emirlando).

Bazaj informoj

Geografio

Dubajurbo etendiĝas laŭ la marbordo. La golfo Ĥor-Dubaj dividas la ĉefurbon en du partojn, nome: Dejra kaj Bur Dubajo.

Historio

La unua mencio pri tiu loko devenis el 1799. Tiutempe oni okupis pri fiŝkaptado, kamelobredado kaj perlokaptado. La trovita nafto en la 20-a jarcento faris riĉa la tutan regionon. La urbo okupas centran pozicion inter la komercurboj ĉe Persa Golfo, kion ege favoras la ekzisto de libera komerca zono. La ekonomia bazo de la urbo estas la naftoeksportado, havena aktivado, turismo kaj internacia komercado.

Vidindaĵoj

El la urbaj vidindaĵoj menciindas: Moskeoj Granda, Abu Hejl, Zabil, Kristana Templo, ankaŭ hoteloj, komerc-centroj k.a. Dubaj estas nomata "Venecio de Golfo".

Trafiko

Apud la urbo estas unuaklasa internacia flughaveno, kiu kunligas la emirlandojn kun 90 urboj de la mondo. Reto de la aŭtobusoj estas elstara, ankaŭ etaĝaj aŭtobusoj trafikas. Ekde 2009 ankaŭ metroo liveras la pasaĝerojn. Fine en la golfo ŝipetoj trafikas.

Ĝemelaj urboj

Vidu ankaŭ