Duklando Nassau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duklando Nasaŭo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Nassau
Duklando Nasaŭo
Plena origina nomo:
Herzogtum Nassau
 Nassau-Weilburg
 Nassau-Usingen
18061866 Hesio-Nasaŭo, prusia provinco Hesio-Nasaŭo, prusia provinco|→

state in the Confederation of the Rhine • historia lando
Geografio
Nasaŭo en 1866 (helgrize, markita "Hzm. Nassau") kun najbaroj Nasaŭo en 1848
Nasaŭo en 1866 (helgrize, markita "Hzm. Nassau") kun najbaroj
Nasaŭo en 1848
Ĉefurbo:
Weilburg
Wiesbaden (post 1816)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
465 636
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
unuigo de Nassau-Usingen kaj Nassau-Weilburg sub premo de Napoleono
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Nassau-Weilburg Nassau-Weilburg
Nassau-Usingen Nassau-Usingen
Postsekvaj ŝtatoj:
Hesio-Nasaŭo, prusia provinco Hesio-Nasaŭo, prusia provinco
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Rejna Federacio

vdr
Kastelo Nassau

La duklando Nasaŭo, germane Herzogtum Nassau [nas], estis historia germana ŝtato sur la teritorio de la hodiaŭaj federaciaj landoj Hesio kaj Rejnlando-Palatinato, kiu ekzistis nur mallonge, de 1806 ĝis 1866. Ĝia reganta dinastio portempe ankaŭ regis en Nederlando kaj Luksemburgo.

Ĝis 1806 la sama teritorio estis disdividita en diversajn graflandojn, regatajn de diversaj branĉoj de la dinastio Nassau. La 17-an de julio 1806 la du restantaj graflandoj, Nassau-Usingen kaj Nassau-Weilburg, membriĝis en la Rejna Federacio. Sub premo de Napoleono ili kunfandiĝis la 30-an de aŭgusto 1806 al la duklando Nassau. En 1814 la duko dekretis por Nassau la unuan modernan konstitucion de germana ŝtato; ĝi starigis duĉambran parlamenton.

Ĉe la Viena Kongreso 1815 Nassau membriĝis en la Germana Federacio. Ĝi restis memstara lando ĝis 1866, kiam ĝi estis aneksita de reĝlando Prusio post la Prusia-Aŭstria milito kaj fariĝis prusia provinco "Hesio-Nasaŭo", kune kun la aliaj aneksaĵoj Hesio-Kaselo kaj Frankfurto. Post la Dua Mondmilito, kiam Prusio estis dissolvita, la iama provinco Hesio-Nasaŭo en 1945/46 estis unuigita kun la iama Hesio-Darmstadt al la nuna federacia lando Hesio (nomita "Grand-Hesio" ĝis 1946). La iama ĉefurbo de Nasaŭo, Wiesbaden, fariĝis ĉefurbo de Hesio.

Dinastio Nassau[redakti | redakti fonton]

Blazono de la dinastio Nassau

La duklando Nassau estis regata de la dinastio Nassau. La dinastia branĉo Oranje-Nassau ankaŭ dumtempe regis en Nederlando kaj en Luksemburgo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]