Ratibora princlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duklando Ratibor)
Ratibora princlando
 Duklando Silezio
 Opola-Ratibora princlando
11731202 Opola-Ratibora princlando 
Krono de Bohemio 

duklandoSileziaj princlandoj
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
pola, germana, ĉeĥa, latina
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
ĝis 1742 feŭdo de la Krono de Bohemio
poste reĝlando Prusio
Estiĝo:
apartigo disde la duklando Silezio (Vroclava princlando)
Pereo:
formorto de la opolaj Piastoj
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Silezio Duklando Silezio
Opola-Ratibora princlando Opola-Ratibora princlando
Postsekvaj ŝtatoj:
Opola-Ratibora princlando Opola-Ratibora princlando
Krono de Bohemio Krono de Bohemio
Elstaraj historiaj eventoj
1173 apartigo disde la duklando Silezio (Vroclava princlando)
1201 kunigita kun Opola princlando
1281 Opola princlando apartigita
1327 definitive feŭdo de la Krono de Bohemio
1521 Opola princlando heredis Ratiboran
1532 formorto de la opolaj Piastoj; iĝas rekte submetita sub la de Bohemia krono
1742 aneksita de Prusio
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Ratibora princlando aŭ ankaŭ Duklando Ratiboro (latine Ducatus Ratiboria, germane Herzogtum Ratibor, ĉeĥe Ratibořské knížectví, pole Księstwo Raciborskie; rezidejo Ratiboro) en Supra Silezio estis unu el la multaj Sileziaj princlandoj. Ĝi estiĝis en 1173 per divido de la tiam pollanda duklando Silezio. Ĝi nomiĝas laŭ la samnoma remparburgo, unuafoje menciita en 1108, kiu ankaŭ donis nomon al la posta urbo Ratiboro (latine Ratiboria, pole Racibórz). Inter 1202 kaj 1281 ĝi estis kunigita kun la Opola princlando kiel Opola-Ratibora princlando. En 1292 unuafoje feŭdo de la Krono de Bohemio, daŭre ekde 1327, en 1497 kunigita denove kun la Opola princlando.

En 1327 duko Lestko de Ratiboro omaĝis al reĝo Venceslao la 3-a de Bohemio, per kio la lando fariĝis feŭdo de Bohemio kaj definitive disiĝis de Pollando. Post lia morto ĝi iĝis rekte submetita sub la Bohemia krono. En 1337 la bohemia reĝo donis ĝin kiel feŭdo al la bofrato de Lestko, Nikolao la 2-a de Opavo, ano de la opavaj Premislidoj. Post formorto de la opavaj-ratiboraj Premislidoj en 1521 ĝi denove iĝis rekte submetita sub la Bohemia krono. Johano la 2-a de Opolo-Ratiboro kunigis Opolon kaj Ratiboron ĝis sia morto en 1532.

Duklando Ratiboro ĉirkaŭ 1790

Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj post la Dua Mondmilito de Pollando.