Dukolora kampilorinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dukolora troglodito)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukolora kampilorinko
Dukolora kampilorinko
Dukolora kampilorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Campylorhynchus
Specio: C. griseus
Campylorhynchus griseus
(Swainson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dukolora kampilorinko (Campylorhynchus griseus), nuntempe nomita Dukolora troglodito de IOC (International Ornithological Congress), estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko. Ĝi troviĝas en norda Brazilo, Kolombio, Gujano kaj Venezuelo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri malgranda birdo (21 al 22 cm longa) sed sufiĉe granda inter trogloditedoj. La plej rimarkinda karaktero estas la kontrasta dukoloreco (bruna supre kaj blanka sube), kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj, kaj ĉefe la subaj tre blankaj partoj (eĉ blankecaj subflugiloj) distingas la specion disde aliaj trogloditedoj, do estas nekonfuzebla specio. Krome ili havas longajn maldikajn bekojn (sed fortikajn baze) kaj kolormarkitajn kapojn nome tre brunajn kronon kaj nukon, pli helan (blankecan) superokulan strion tre kontrastan kaj pli malhelbrunan traokulan strion ankaŭ kontrastan kaj pli larĝan malantaŭ la okulo. Kiel ĉe aliaj trogloditedoj tiuj birdoj estas punktitaj sed nur ĉe flugiloj kaj vosto, dum la dorso estas bruna, sed ne tiom malhela ol la krono. La beko kaj la gamboj estas nigrecaj kaj same la beko, sed tiu havas grizan bazon en la suba makzelo. La iriso estas ruĝecbruna.

La kanto povas esti raŭka “ĉuk-aĉa-ĉak” kiun povas elsendi ĉu nur la masklo ĉu la paro ĉu grupe. Estas ankaŭ stridaj “aŭk-ĉuk, uk-eŭ-ĉuk” kaj aliaj diversaj kantoj.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj hunidaj arbaroj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj makisoj, subtropikaj aŭ tropikaj arbustejo de altaj teroj kaj tre degraditaj eksarbaroj. Ili evitas la plej densajn kaj la plej malfermajn arbarojn. En Venezuelo ili akceptas inundeblajn savanojn (kiel en Gvajano) kaj en degraditaj eksarbaroj ĉirkaŭ farmoj. En Kolombio ili akceptas sekajn dornajn kaktejojn.

Tiuj birdoj vivas el marnivelo ĝis 2100 m en Venezuelo kaj Kolombio, ĝis 1600 m norde de la rivero Orinoko, ĝis 400 m sude de tiu. Ili estas endemiaj de Sudameriko. Observeblas en la plej norda Kolombio, norda Venezuelo, norda kaj okcidenta Gujano kaj iom en norda Brazilo (ŝtato de Roraima). Spite la mezgrando de la teritorio estas almenaŭ 6 agnoskitaj subspecioj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili estas bruemaj kaj facile videblaj. Ili serĉas sian manĝon kaj enarbe kaj surgrunde. La flugo estas rekta kaj mallonga. Ii povas iĝi tre bruemaj kaj agresemaj, ĉefe dum ariĝo al aliaj specioj de birdoj kiaj la tiranedoj por forigi eventualajn predantojn kiaj serpentoj. Ili estas tiom komunaj kaj maltimidaj ke foje eniras en domoj serĉe de manĝo. Oni vidas ilin foje kaptantaj insektojn allogitajn de lumoj. Ili ripozas en dormonestoj samaj al la reproduktonestoj. Ili estas loĝantaj birdoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La paroj defendas sian teritorion la tutan jaron, sed la reprodukta sezono koincidas kun la humida sezono fine de marto aŭ frua aprilo en norda Venezuelo. En Kolombio, la reproduktado okazas de februaro al julio. La nestoj estas kupolformaj kaj konstruitaj ĉefe el herboj kaj el diversaj fibroj.

La ino demetas 3 al 5 brunecajn ovojn. Nur la ino kovas, dum 17 tagoj. Elnestiĝo okazas post pliaj 17 tagoj. Poste la idoj estos manĝigataj dum ĉirkaŭ 30 tagoj, sed malpli kaj malpli ĉiutage.

La Dukolora kampilorinko estas kooperantaj reproduktantoj, tio estas ke ili ricevas helpon de aliaj birdoj samspeciaj kaj tio varias depende de la regionoj. Ĉu malgranda helpo ĉu nur de unu masklo en malmultaj nestoj ĉu de kelkaj plenkreskuloj en ĉiu nesto. La helpantoj estas ĉiam proksimaj parencoj de la paro, plej ofte fratoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Dukolora kampilorinko manĝas ĉefe senvertebrulojn, sed ankaŭ vegetalajn materialojn, kiel beroj en Venezuelo, dum en Kolombio mangojn kaj avokadojn. Laŭ la populara tradicio kolombia ili suĉas la internon de ovoj en kokejoj kaj de tie la loka kromnomo de 'chupahueva' (ovosuĉisto) kiun ricevas ankaŭ la proksima parenco Giganta troglodito kiu loĝas sude de Meksiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]