Dulce María Loynaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dulce María Loynaz
Persona informo
Naskonomo Dulce María Loynaz Muñoz
Naskiĝo 10-an de decembro 1902 (1902-12-10)
en Havano
Morto 27-an de aprilo 1997 (1997-04-27) (94-jaraĝa)
en Havano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korhalto vd
Lingvoj hispana lingvo en Usono vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Universitato de Havano vd
Familio
Patro Enrique Loynaz del Castillo vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoadvokato vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monumento al Dulce María Loynaz en Puerto de la Cruz, Tenerifo

Dulce María LOYNAZ (n. en 1903, Havano- m. la 27-an aprilo 1997, Havano) filino de unu el la plej elstaraj militistoj de la Kuba Liberiga Armeo, Enrique Loynaz del Castillo, kreinto de la Invada Himno kaj fratino de Enrique Loynaz Muñoz. Neniam iris al la lernejo ĝis kiam eniris la Havanan Universitaton kie ricevis en 1927, la diplomiĝon Doktorino pri Juro. Estis akademianino de la Akademio de la Hispana Lingvo kaj prezidis la kuban sekcion ĝis ŝia forpaso. En 1992 ricevis la Premio Cervantes, la Kruco de Alfonso la 10-a kaj multaj naciaj premioj ĉar ŝi verkis altkvalitajn poemarojn, romanojn, rakontojn kaj artikolojn i.a.

Publikigis siajn unuajn poemojn en La Nación en 1920, dum tiu jaro ŝi ankaŭ vizitis Usonon. Post tiu dato ŝi ekvojaĝas al multnombraj lokoj de Usono kaj preskaŭ la tuta Eŭropo. Ŝiaj vojaĝoj inkluzivis Turkion, Sirion, Libion, Palestinon kaj Egiption. En 1937 ŝi vizitis Meksikon kaj kelkajn sudamerikajn landojn inter 1946 kaj 1947 kaj Kanariojn en 1947 kaj 1951, kie ŝi estis deklarita adoptita filino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]