Dunkin' Donuts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dunkin' Donuts
ĉeno de rapidmanĝejoj • negoco vd
Dum 2019 - nekonata/nuntempe
Jura formo filio
Fondintoj William Rosenberg vd
Sidejo Canton
Lando Usono
Agokampo benjeto • kafo
Posedata de Inspire Brands • Dunkin' Brands vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Dunkin' Donuts estas usona multnacia ĉeno vendanta benjetojn kaj kafon, fondita en Quincy, Masaĉuseco, Usono fare de William Rosenberg. Nuntempe la ĉefsidejo de la ĉeno situas en Canton, Masaĉuseco, Usono, kaj ĝi havas filiojn tra la mondo.

Kvankam la ĉeno origine temigis disponigado de ringbulkoj kaj aliaj bakaĵoj, Nuntempe proksimume duono de la komerco de Dunkin Donuts estas en kafo, igante ĝin pli de rivalo al Starbucks (kiu ankaŭ vendas ringbulkojn) ol al aliaj gvidaj rapidmanĝaj benjetaj ĉenoj kiel ekzemple Krispy Kreme kaj Tim Hortons.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Benjetoj elmontrataj en fenestron en filio de la ĉeno.
Dunkin Donuts Express-filio en Ĉikaga Midveja Flughaveno

Reto de pli ol 9 700 filioj en 36 landoj tra la mondo, inkluzive de 6 700 filioj nur en Usono. Ĉi tiu nombro da rapidmanĝejoj konkuras kun 28 218 rapidmanĝejoj de la kafĉeno Starbucks, kies kukaĵoj estas kutime preparitaj ekster la vendejoj. Preskaŭ ĉiuj Dunkin Donuts filioj estas franĉizitaj. En Usono, nur 75 el la franĉizoj ekzistas kaj funkciigas okcidente de la Misisipo, plejparte en Arizono, Nevado, Nov-Meksiko, kaj Teksaso. Tamen, en la nordorienta regiono de la lando oni povas vidi dominan kontrolon de la rapidmanĝejoj de la ĉeno en benzinstacioj, superbazaroj, butikcentroj kaj flughavenoj, kaj en diversaj Walmart-vendejoj. Dunkin Donuts, kune kun la Baskin-Robbins glaciaĵĉeno, estis tenita fare de la holdingo Dunkin' Brands Inc. Pro tio, en Usono, Dunkin Donuts rapidmanĝejoj estas foje kombinitaj kun tiuj de Baskin-Robbins, kiam estas du apartaj vendotabloj por ĉiu marko, aŭ unu vendotablo (kutime, tiu de Dunkin Donuts) de kiu oni povas mendi de ambaŭ markoj.

La plej grandaj konkurantoj de Dunkin Donuts estas, kiel menciite, la 'Krispy Kreme Donuts' kaj Starbucks ĉenoj, same kiel lokaj kafvendejoj. En Kanado, kaj partoj de la norda Usono, "Tim Hortons" estas signifa konkuranto. Ambaŭ ĉenoj Mister Donut kaj Dawn Donuts estis la plej granda konkurantoj de Dunkin Donuts ĝis ili estis aĉetitaj fare de la tegmentofirmao de Dunkin Donuts [1], kaj rezulte la iliaj filioj iĝis filioj de Dunkin Donuts. En 2010, la tutmondaj vendoj de la ĉeno sumiĝis al 6 miliardoj da USD [2]. En April 2011, Dunkin Donuts lanĉis novan specon de ringbulko kaj specialan kuketon, en honoro de la geedziĝo de princo Vilhelmo kaj Catherine Middleton okazigita vendrede, la 29-an de aprilo 2011 [3].

La 26-an de julio 2011, Duncan Brands akiris $422.8 milionojn en komenca publika oferto sur Wall Street, kaj komencis komerci ĉe la Nasdaq Stock Exchange, kun merkata valoro de $ 3.82 miliardoj. En decembro 2020, la firmao estis akirita de Inspire Brands [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Most Dawn Donut shops will start Dunkin'", Detroit Free Press, January 18, 1992, paĝo 11A.
  2. DunkinDonuts.com. Arkivita el la originalo je July 26, 2011. Alirita April 7, 2011. Arkivigite je 2011-07-26 per la retarkivo Wayback Machine
  3. "Dunkin' Donuts Adds Jazz to Get Less Pit and More Stop".
  4. Inspire Brands Completes Acquisition of Dunkin' Brands (angle) (2020-12-15). Arkivita el la originalo je January 26, 2021. Alirita 2020-12-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]