Starbucks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Starbucks estas usona kafa firmao, bazita en Seatlo. Starbucks estas la plej granda kafeja ĉeno en la mondo, kun 23 450 vendejoj, inkluzive de 12 128 branĉoj en Usono, 1 716 en Ĉinio, 1 330 en Kanado, 1 079 en Japanio kaj 808 en Britio[1][2]. Starbucks estas fondita en 1971 de Jerry Baldwin (instruisto pri la angla), Zev Siegl (instruisto pri historio) kaj Gordon Bowker (verkisto) [3]. En 1987 la fondintoj vendis la kompanion al sia eksdungito Howard Schultz, kiu rapide ekspansiigis la kompanion. De 1987 ĝis 2007, malfermiĝis, averaĝe, du novaj vendejoj ĉiutage. [4] Komence nur en Seatlo, post 1987 malfermiĝis ejoj en la usona Mezokcidento kaj Brita Kolumbio. En 1991 Starbucks malfermis sian unuan butikon en Kalifornio. [5] La unua vendejo ekster Usono kaj Kanado estis malfermita en Tokio en 1996.

Nuna etendiĝo[redakti | redakti fonton]

Je la 8-a de januaro 2016, Starbucks ĉeestas en 67 landoj kaj teritorioj.[6][7]

Afriko Norda Ameriko Oceanio Suda Ameriko Azio Eŭropo
Starbucks-List-of-countries.png

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La artikolo baziĝas parte sur la artikolo en la greka Vikipedio. La landlisto kaj mapo estas el la angla Vikipedio.

  1. http://www.loxcel.com/sbux-faq.html
  2. http://globalassets.starbucks.com/assets/233b9b746b384f8ca57882614f6cebdb.pdf
  3. http://www.mhhe.com/business/management/thompson/11e/case/starbucks.html
  4. http://www.bspcn.com/2007/12/10/5-things-you-didnt-know-starbucks/
  5. http://www.mhhe.com/business/management/thompson/11e/case/starbucks-1.html
  6. http://www.loxcel.com/sbux-faq.html
  7. http://globalassets.starbucks.com/assets/233b9b746b384f8ca57882614f6cebdb.pdf
  8. Aznews. Retrieved on August 5, 2015.
  9. González, Ángel, "Starbucks enters its 64th company, oil-rich Brunei", February 13, 2014.
  10. Starbucks Coffee Company. Starbucks.com.hk. Retrieved on July 18, 2013.
  11. . Thailand gets Asia’s first community-driven Starbucks. Inside Investor (June 17, 2013). Alirita June 18, 2013.