Dupropilbenzeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dupropilbenzenoj
Sistema nomenklaturo 1,2-Dupropilbenzeno 1,3-Dupropilbenzeno 1,4-Dupropilbenzeno
Ordinara nomo o-Dupropilbenzeno m-Dupropilbenzeno p-Dupropilbenzeno
Kemia strukturo Strukturo de la 1,2-Dupropilbenzeno Strukturo de la 1,3-Dupropilbenzeno Strukturo de la 1,4-Dupropilbenzeno
CAS-numero 31621-49-5 17171-72-1 4815-57-0
PubChem 186151 519365 20958
Kemia formulo C12H18
Molmaso 162,27 g/molo
Materistato Senkolora likvaĵo
Fandopunkto -61 °C -61 °C -29,8 °C
Bolpunkto 219,5 °C 223,8 °C 225,1 °C
Ekflama temperaturo 80,9 °C 80,9 °C 84,3 °C
Solvebleco Nesolvebla en akvo

Dupropilbenzeno (C12H18) estas organika kombinaĵo apartenanta al aromataj hidrokarbonidoj, kiuj havas tri izomerajn formojn o-, m- kaj p-dupropilbenzenoj, t.e. 1,2-, 1,3- kaj 1,4-dupropilbenzenoj. Ili estas kutime uzataj kiel miksaĵo, solvanto aŭ por prepari aliajn organikajn kombinaĵojn.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe media temperaturo, dupropilbenzeno estas senkolora likva substanco. La kombinaĵo estas nesolvebla en akvo, sed solvebla en organikaj solvantoj kiel etanolo, dupropiletero, acetono kaj benzeno.

Preparado kaj uzo[redakti | redakti fonton]

Izomeroj de dupropilbenzeno estas preparitaj kiel kromproduktoj en la produktado de propilbenzeno per la Friedel-Crafts alkiliga reakcio inter propileno kaj benzeno. Aluminia klorido estas uzata kiel katalizilo en la procezo. Sub tiuj kondiĉoj, parto de la dupropilbenzeno reakcias kun benzenaj molekuloj en transalkiliga reakcio por formi propilbenzenon, kaj kutime la proporcio de dupropilbenzeno en la fina produkto estas proksimume 35% de la maso.

El tio, la m-izomero estas proksimume 65%, la p-izomero 30% kaj la o-izomero proksimume 5%. Simila izomerdistribuado okazas dum alkiligo de propilbenzeno kun propileno, kie zeolitoj funkcias kiel kataliziloj. Nur la m-izomero estas formita kiam formo-selektemaj zeolitoj estas uzataj, kaj la p-izomero povas esti preparita ĉe malalta temperaturo de propilbenzeno kun hidrogenfluorido kaj bora trifluorido funkcianta kiel kataliziloj.

Multo de la dupropilbenzeno estas reciklita reen en la propilbenzenan produktadan procezon. La dualilbenzeno estas produktata el la m- kaj p-izomeroj, sed la o-izomero ne povas esti uzata por tiu celo ĉar ĝi formas naftalenon sub senhidrogenigaj kondiĉoj. La kunmetaĵo ankaŭ povas esti uzata kiel solvanto, kiel brulaldonaĵo, tiel kiel la brulaĵo en la produktado de akvovaporo kaj en akvofrakciigo.