Durmersheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Durmersheim
Blazono
Durmersheim (Germanio)
Durmersheim (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Distriktaro Distriktaro Karlsruhe
Distrikto Distrikto Rastatt
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 07245
Poŝtkodo 76448
Aŭtomobila kodo RA
Oficiala Municipokodo 08216009
Politiko
Komunumestro Andreas Augustin
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
Demografio
Loĝantaro 12085 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 48° 56′ N, 8° 17′ O (mapo)48.9383333333338.2769444444444Koordinatoj: 48° 56′ N, 8° 17′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 119 m
Areo 26,15 km²
Oficiala retejo http://www.durmersheim.de/
vdr

Durmersheim - prononco [DURmershajm] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rastatt kaj en la distriktaro Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 085 loĝantojn.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Durmersheim interalie vivas la german-japana esperantista familio Kleemann. La paro renkontiĝis en la IJK 1965 en Japanio, en kiu ekestis tuta vico de german-japanaj esperantistaj familioj. Dieter Kleemann post finstudo de medicino malfermis grandan kuracistan praktikejon de interna medicino en la komunumo, do de multaj jardekoj estas en fokuso de la loka publika atento, tiel ke la fenomeno de esperantlingva familio estas kontata al multaj komunumanoj. Ambaŭ filoj, Thomas kaj Andreas, estas denaskaj esperantistoj, en infanaĝo partoprenis multajn Internaciajn Infanajn Kongresetojn, poste aktivis en GEJ kaj intertempe ambaŭ mem fondis esperantlingvajn familiojn. En Durmersheim je granda parto tradukiĝis kaj fine publikiĝis esperantlingva versio de la infanlibro Malgranda Sorĉistino de Otfried Preussler.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

monaĥeja kirko Maria-Bickesheim
paroĥa kirko Sankt Dionys