Eŭdokso el Knido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eŭdokso de Knido)
Eŭdokso el Knido
Persona informo
Naskiĝo
en Knido, Antikva Grekio
Morto
en Knido, Antikva Grekio
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Doria Urboseso
Okupo
Okupo matematikisto • verkistofilozofogeografo
vdr

Eŭdokso el Knido (en antikva greka lingvo: Εὔδοξος ὁ ίνίδιος; Knido, 408 a.K. - 355 a.K.) estis antikva greka matematikisto kaj astronomo, al kiu oni atribuas grandajn rezultojn, kiuj estas fundamentaj por la establado de matematiko kiel scienco. Lia naskiĝjaro estas necerta, ĝi povus esti inter 408 a.K. kaj la 406 a.K.

Eŭdokso estis akademiano kaj studento de Platono, sed ankaŭ de Arĥito, de kiu li lernis geometrion, kaj de Filistiono de Lokro de kiu li lernis medicinon. Ĉar ĉiuj liaj verkoj perdiĝis, la scio pri li nur venas el sekundaraj fontoj, kiel la astronomiaj poemoj de Arato. La traktato de Teodozo el Bitinio nomita latine Sphaericae estas probable bazita sur verko de Eŭdokso.

Lernanto de Arĥito, li verŝajne studis la problemon pri kubduobliĝo, entjeroj kaj muzikteorio. Ĉe Knido li konstruis astronomian observatorion kaj li identigis diversajn konstelaciojn.

Laŭ Arkimedo li disvolvigis la teorion de proporcioj, kiuj permesis superi la malfacilaĵojn renkontitajn en traktado kun neracionalaj nombroj; ĉi tiu teorio estis reprenita en la Elementoj de Eŭklido, kiu permesas rigore trakti la reelajn nombrojn pensitajn kiel kvocientoj.