Arĥito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ArĥIto

Arĥito (greke Ἀρχύτας -Arĥitas) (428–365 a.K.) estis antikva greka matematikisto, filozofo, politikisto, astronomo. Li onidire savis vivon de Platono, kiam la filozofon mort-juĝis la tirano de Sirakuzo, Dionizo.

Li naskiĝis en la greka kolonio, Taranto (hodiaŭ en Italio). Li sistemigis unaufoje la matematikon, fondis la matematikan meĥanikon kaj logikon. La voĉalton li konektis al moviĝo de la vibranta aero.

Laŭ verko de Aŭlo Gelio, Arĥito estis la unua, kiu aplikis en la praktiko la leĝojn de la meĥaniko kaj matematiko: onidire, li konstruis "lignan kolombon", kiu kapablis flugi.