Eŭrilajmedoj
Longvosta eŭrilajmo (Psarisomus dalhousiae) en Tajlando
| ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La eŭrilajmedoj[1] (latine Eurylaimidae) estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. Ĝi enhavas 10 speciojn en 7 genroj. La tipa genro de tiu familio estas Eurylaimus, Esperantigita "eŭrilajmo", sed ĝeneralige ĉiuj eŭrilajmedoj estas nomataj "eŭrilajmo"[1].
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu familio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Eurylaimidae - eŭrilajmedoj
- Pseudocalyptomena Rothschild, LW, 1909
- Corydon Lesson, RP, 1828
- Corydon sumatranus (Raffles, TS, 1822) - malhela eŭrilajmo
- Psarisomus Swainson, WJ, 1837
- Sarcophanops Gould, J, 1877
- Eurylaimus Horsfield, T, 1821 - eŭrilajmo
- Cymbirhynchus Vigors, NA, 1830
- Serilophus Swainson, WJ, 1837
- Serilophus rubropygius (Hodgson, BH, 1839) - grizbrova eŭrilajmo
- Serilophus lunatus (Gould, J, 1834) - arĝentbrusta eŭrilajmo
- Eurylaimidae - eŭrilajmedoj
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca nomo Eurylaimidae venas el la antikva greka εὐρύς (eurus) kiu signifas "larĝa" kaj λαιμός (laimos) = gorĝo[3]. Efektive, tiuj birdoj havas "larĝan gorĝon" kun ekstra dekkvina kolvertebro kaj granda kapo neproporcia al la resto de la korpo. Pro tio la birdo ekz. germane estas nomata larĝfaringulo (Breitrachen) dum multaj aliaj lingvoj nomas ĝin larĝbekulo (ekz. svede Brednäbb, angle Broadbill, itale Beccolargo, pole szerokodziób, estone lainokk, ĉine 阔嘴鸟).
La antikva greka λαιμός estas dusilaba vorto (ne: λα-ι-μός, sed λαι-μός), do la ĝusta esperanta genra nomo estas ne Eŭ-ri-la-i-mo, sed Eŭrilajmo.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Eŭrilajmoj loĝas en la praarbaroj kaj arbaraj regionoj en Afriko, Sudazio kaj Sudorientazio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ili estas 14 ĝis 28 centimetrojn altaj, jun larĝa kapo, forta kaj larĝa beko, mallongaj kruroj kaj vostoj. La vosto de la plej multaj specioj estas rondigita, escepte tiu de la longvosta eŭrilajmo (Psarisomus dalhousiae).
La seksoj de la plej multaj specioj estas distingeblaj laŭ la bunteco de la plumaro (seksa duformismo).
Eŭrilajmoj havas, kontraste al aliaj paseroformaj birdoj, 15 kolajn vertebrojn (kutime estas 14) kaj specialajn piedajn tendenojn.
Nutro kaj generado
[redakti | redakti fonton]Ilia nutraĵo konsistas el fruktoj, semoj, insektoj kaj aliaj senvertebruloj. Siajn piroformajn nestojn ili ofte pendigas super akvo al branĉoj de arboj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Eurylaimus javanicus
-
Serilophus lunatus
-
Eurylaimus ochromalus
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 18-an de jan. 2026.
- ↑ Birds of the World, Black-and-yellow Broadbill.
| ||||||||||||||||||


