Eŭropa ŝoseo 5

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 5

Bazaj datumoj
suma longo 3100 km
landoj

 Britio
 Francio
 Hispanio

mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 5

vdr

La eŭropa ŝoseo 5 (E 5) aŭ eŭropa ŝoseo 05 (E 05) estas eŭropa ŝoseo, kiu etendiĝas inter nordo kaj sudo tra okcidenta Eŭropo. Ĝi komenciĝas en la skotlanda urbo Greenock en Britio kaj finiĝas en Algeciras en Hispanio.

Itinero[redakti | redakti fonton]

La ŝoseaj kodoj metitaj antaŭ la urbonomoj indikas, kun kiuj naciaj aŭ eŭropaj ŝoseoj la ŝoseaj partoj identas. Ŝoseaj kodoj metitaj malantaŭ la urbonomoj indikas nodopunktojn kun aliaj eŭropaj ŝoseoj.