Eddie Constantine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Eddie Constantine je la mikrofono, 1986

Eddie CONSTANTINE (n. kiel Edward CONSTANTINOWSKY en Los Anĝeleso, 29-a de oktobro, 1917 - mortis en Wiesbaden, Germanio, 25-a de februaro, 1993) estis usona aktoro kaj kantisto, kiu agadis en Eŭropo. Li fariĝis fama en francio dum la 50-aj jaroj, reprezentante la rolon de la detektivo/sekreta agento Lemmy Caution (de la noveloj de Peter Cheyney) en serio de francaj B-filmoj, inkluzive Cet homme est dangereux (1953), Lemmy pour les dames (1961) kaj À toi de faire ... mignonne (1963). Constantine, kiu fariĝis franca civitano, gajnis grandan popularecon en diversaj eŭropaj landoj, inkluzive Francio kaj Germanio, kaj en Afriko. Li ankaŭ kantis kelkajn sukcesajn kantojn.

Kulto-statuson en la Lemmy Caution-filmoj atingis la interbatiĝo. Tiu estis ne kruela, sed eleganta. Ĉirkaŭ tri kontraŭuloj atakis lin, alkuris samtempe, sed en la lasta momento Lemmy elegante movis unu paŝon malantaŭen kaj liaj kontraŭuloj koliziis.

Lia plej signifika filmo estis Alphaville, une étrange aventure de Lemmy Caution de Jean-Luc Godard (1965), en kiu li prezentis (al pli radikala fino) la rolon de Lemmy Caution. Poste Constantine translokiĝis al Germanio. La rolon de Lemmy li prenis lastfoje en 1991, en la eksperimenta filmo de Godard Allemagne 90 neuf zéro. Lia lasta notinda rolo estis en la filmo Eŭropa de Lars von Trier.