Eddy Merckx
Aspekto
| Eddy Merckx | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Édouard Louis Joseph Merckx |
| Naskiĝo | 17-an de junio 1945 (80-jaraĝa) en Meensel-Kiezegem |
| Lingvoj | nederlanda • franca |
| Ŝtataneco | Belgio |
| Familio | |
| Infanoj | Sabrina Merckx (en) |
| Parencoj | Luca Masso (en) Eduardo Masso (en) |
| Okupo | |
| Okupo | biciklisto |


Eddy MERCKX [Edi Merks], la plej eminenta biciklisto en la 20-a jarcento, naskiĝis je la 17-a de junio de 1945 en Meensel-Kiezegem, parto de la municipo Tielt-Winge de Belgio.
Inter aliaj profesiaj biciklistoj li estis kromnomata “la kanibalo”.
En la Tour de France, la plej severa konkurso en la biciklista mondo, li venkis 5-foje, en 1969, 1970, 1971, 1972 kaj 1974.
Li emeritiĝis kiel sportisto en 1978. Nuntempe li estras propran firmaon, kaj vendas biciklojn sub la marko Eddy Merckx.

