Edelvejso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

vidu ankaŭ Edelvejso (disigilo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Edelvejso

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: AngiospermojMagnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Leontopodium
Specio: L. alpinum
Leontopodium alpinum
Cass., 1822
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Edelvejso (Leontopodium alpinum) estas la plej konata alpa floro.

Priskribo

La planto alta de 3 ĝis 20 cm, la folio estas kovrita per peltosimilaj haretoj (viloj), la karakteriza floro konsistas el 5-6 malgrandaj flavaj floretoj (0,5 cm) ĉirkaŭita de folietoj en steloformo. La planto floras inter julio kaj septembro.

Edelvejso estas nevenena, protektita planto.

Vivloko

Edelvejso troviĝas sur ŝtonozaj kampoj, kalkaj rokaj klifoj, malofte sur alpaj paŝtejoj; ĝi grupiĝas neregule kaj preferas la rokajn klakŝtonajn lokojn ĝis alto de 2000 ĝis 2900 m. La planto kreskas ne nur en eŭropaj altmontaroj (Pireneoj, Alpoj kaj Karpatoj), sed ankaŭ en Centra Azio, sur la mongolaj stepoj.

Edelvejso kiel simbolo

  • Ĝi donas bildon sur la ducenda monero de Aŭstrio.
  • La German Alpa Unuiĝo (Deutsche Alpenverein) (DAV) havas edelvejson kiel simbolon en la logoo.
  • Ankaŭ sur la armea ĉapo de la aŭstraj soldatoj estas alfiksita metala edelvejso.
  • Krom tiuj, edelvejso estas montarĉapa signo de montara ĉasisto de Bundeswehr (Germana Armeo).
  • La opozicia junulara grupo edelvejsaj piratoj uzis edelvejson kiel rekon-signon dum la nazia diktaturo.

Ceteraj

En la plantkultivejoj ekzistas specioj devenantaj el la Himalajo, kiuj konservas sian blankecon eĉ sur la ebenaĵoj.

Fotoj

Edelvejso
Edelvejso
Edelvejso
Edelvejso