Edgardo Mortara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgardo Mortara
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1851 (1851-08-27)
en Bolonjo
Morto 11-an de marto 1940 (1940-03-11) (88-jaraĝa)
en Lieĝo
Lingvoj eŭskaitala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr
Edgardo Mortara (dekstre) kun la patrino.

La afero Edgardo Mortara estis historia evento, realiĝinta en la 18-a jarcento en Italio kaj pliprecize en la tiama Papa Ŝtato, koncernanta la forprenon de infano el lia juda familio, okazinta la 23-a de junio de 1858.

La evento komenciĝis en Bolonjo, kiam Edgardo Levi Mortara, naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1851, estis, senscie de liaj gepatroj, kristane baptita dum lia unua vivjaro, de servistino kiu opiniis lin mortiĝanta pro subita pliakriĝo de malsano.

Pro efiko de la leĝoj tiam validaj en la papa ŝtato, kiuj antaŭvidis la devon eduki katolikajn infanojn nur ene de katolikaj medioj, la gepatroj de la infano perdis la gepatran rajton lin eduki kaj Edgardo edukiĝis en katolika kolegio ekstere de la origina familio.

Konigite al la granda publiko, la kazo Mortara rapide fariĝis internacia skandalo kies efikoj sentiĝas ankoraŭ hodiaŭ ene de la Katolika Eklezio kaj influas ties rilatojn kun la judaj institucioj.

Insistaj invitoj de diversaj ŝtatĉefoj, inter kiuj la imperiestro Francisko Jozefo de Aŭstrio, Napoleono la 3-a kaj la ambasadoro Gramont,[1] redoni la infanon al liaj gepatroj, estis ignoritaj. La sama infano estis diranta: "mi estas baptita, mia patro estas la papo, do pretas reveni al mia familio se ĝi fariĝus kristana kaj preĝas por ke tio okazu." Dum la infanaĝo, Edgardo povis esti libere vizitita de la gepatroj, kiuj, tamen, ne povis resti solaj kun la infano.

La kazo[redakti | redakti fonton]

Edgardo estis sesjariĝanta kiam oni lin kondukis al kolegio de katekumenoj en Romo. Tie liaj gepatroj povis, kaj fakte tio oftege okazis, lin viziti. Plurfoje, en ĉeesto de la papo, la gepatroj provis konvinki Edgardon al la reveno hejmen; sed ĉiam la infano rifuzis, kaj tia rifuzo daŭrigis eĉ kiam la infano fariĝis adulta kaj lasita libera elekti. Plenkreskinte Edgardo aliris seminarion kaj decidis sacerdotiĝi kaj pastre misii en Hispanio daŭrigante korespondi kaj akcepti vizitojn de la originaj familianoj. Edgardo, fakte, en 1867 eniris novican staton ĉe la lateranaj Regulaj kanonikoj.

Ĉar al li malplaĉis la akuzoj pri perforto kaj krueleco kontraŭ Pio la 9-a, Edgardo verkis memorigilon en kiu priskribas siajn sentojn kaj decidojn laŭlonge de sia edukiĝo: li ĉiam pretis revenigi al sia familio kondiĉe ke tiu fariĝu katolika. Vidu Pio la 9-a kaj judoj.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La plej grava konsekvenco estis ke la papo ricevis, kun supozita motivo, la akuzon pri kontraŭjudismo kiun judoj sukcesis montri fonditan sur klara fundamento, ke oni prenis filon de ties familio; samtempe la papo perdis la popularecon kiu antaŭe lin aŭreolis. Sed la papo ĉiam respondis ke li decidis nur gvidita de la devo respekti la leĝojn kaj la principon ke la baptitoj apartenas al la eklezio.

De la perdo de konsidero de la papo ĉe la eŭropaj ŝtatoj profitis, kaj tion provokis, la Regno de Sardio. Vidu bibliografion.

Okaze de la beatproklamo kaj propono de kanonizo de Pio la 9-a, leviĝis protestoj aparte de idoj de la familio Mortara Levi: la protestoj celis konvinki la publikon pri la malindigno kaj la malmerito de la papo kaj ne postuli revizion de decido apogita sur suferiga leĝo kiu hodiaŭ aperas ekcsesa.

En sia memoriga libro, pli ol tridekjarula sacerdoto Edgardo skribas: la mondo kriadis ke mi estis viktimo, martiro de jezuitoj. Sed spite al tio, mi estas dankema al la providenco kiu min kondukis en la familion de Kristo, vivadis feliĉe […] dum en mia humila persono triumfis la rajto de la Eklezio.

Sacerdoto Edgardo daŭrigis atribui al la graco de la bapta sakramento la tenacon per kiu li ĉiam rifuzis reveni al sia hejmo. Sendepende de la ĝusteco de la opinio, tio pruvas ke la konstanta decido resti en katolikaj medioj naskiĝis el liaj motivaĵoj.

Edgardo mortis la 11-an de marto de 1940 post longa deĵora restado en monaĥejo.

Inter la akuzoj aperis ankaŭ tiu de Bernard Cornwell.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pougeois IV, p. 196.
  2. Brita verkisto, Bernard Cornwell, por pruvi la kulpecon de la papo utiligis efikegan argumenton laŭ kiu Pio la 9-a estus misuzinta la infanon, baziĝante sur la fakto ke la infano kiel montrus la cirkonstanco ke en iuj okazoj Edgardo sin kaŝis sub la vesto de la papo. De la verkisto preterlasis informo ke la infano Edgardo, laŭ ties vortoj mem, rifuĝis malantaŭ (kaj ne sub) la papa vesto, kiam li estis antaŭ liaj gepatroj allasantaj impreson ke ili estas por lin kapti kaj revenigi hejmen.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Daniele Scalise, Il caso Mortara. La vera storia del bambino ebreo rapito dal papa, Milano, Mondadori, 1996, ISBN 88-04-41523-1.
  • David I. Kertzer, Prigioniero del papa re, Milano, Rizzoli [1997], 2004, ISBN 88-17-00805-2.
  • (EN) John Cornwell, The Pope In Winter, New York, Viking Press, ISBN 0-670-91572-6
  • Vittorio Messori, Io, il bambino ebreo rapito da Pio IX, Milano, Mondadori, 2005, ISBN 88-04-54531-3.
  • (DE) Thomas Brechenmacher, Der Vatikan und die Juden. Geschichte einer unheiligen Beziehung vom 16. Jahrhundert bis zur Gegenwart, Beck, 2005, ISBN 3-406-52903-8.
  • (EN) Richard Dawkins, The God Delusion, Londono, Transworld Publishers, 2006, ISBN 0-593-05548

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]