Edit Zeke
Edit Zeke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zeke Edit |
Naskiĝo | la 1-an de aprilo 1960 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Secondary School of Visual Arts • Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | scenografo • kostumdezajnisto |
Edit ZEKE, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zeke Edit estas hungara kostumisto, dekoraciisto, altlerneja instruisto.
Edit Zeke [1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1960 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Edit Zeke frekventis artan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi plulernis 2 lernojarojn (1979–1981) en arta akademio en Moskvo, fine ŝi akiris diplomon en la Industriarta Altlernejo en 1984. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro de Kecskemét, kie ŝi laboris ĝis 1989. Ekde 1992 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Miskolc), sed ŝi faris koncernajn laborojn ankaŭ al aliaj teatroj. Ŝi ekinstruis en 2003 en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Ŝi havis plian statuson en Budapeŝta Ŝtata Operejo ekde 2005. Ŝiaj laboraĵoj estis videblaj ankaŭ en ekspozicioj. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1996-2003.
Elektitaj teatraj laboroj[redakti | redakti fonton]
- Molière:
- La malsanulo pro imago - kostumo, dekoracio (1984)
- Tartufo - dekoracio (1999)
- William Shakespeare:
- La Venecia Komercisto - kostumo (1987)
- Otelo - dekoracio (1988); kostumo (1999)
- Romeo kaj Julieta - kostumo (1994)
- Hamleto - kostumo (1994)
- Makbeto - kostumo (1996)
- Béla Balázs: Burgo de la Blubarbulo - kostumo (1986)
- Ede Szigligeti: Liliomfi - kostumo, dekoracio (1992)
- Puccini: Tosca - kostumo, dekoracio (1996)
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto Arkivigite je 2017-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografieto Arkivigite je 2017-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]