Eduard Maria Oettinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Maria Oettinger
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1808 (1808-11-19)
en Vroclavo
Morto 26-an de junio 1872 (1872-06-26) (63-jaraĝa)
en Blasewitz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • bibliografo • verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduard Maria Oettinger estis prusa beletristo, enciklopediisto, bibliografo de la germana imperio, komediverkisto, ĵurnalisto kaj poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis el juda familio, kiu malriĉiĝis pro la milito kaŭzata de Napoleono. Estinte studita en gimnazio Maria Magdalena en lia propra urbo, li finis sian mezlernejon, iris al Vieno kaj asociiĝis al la Romkatolika Eklezio, en 1828. Post 1829, li eldonis malsamajn periodaĵojn en Berlino, Hamburgo, Mannheim kaj Lepsiko.

La revuo Eulenspiegel, kies eldonisto li estis, estis malpermesita en novembro 1831, kaj Oettinger eldonis la revuon Das Schwarze Gespenst en Munkeno. Ĉi tiu revuo ankaŭ estis malpermesita kaj Oettinger estis forpelita de la lando. Post restadoj en Francio, Belgio kaj Nederlando, li redaktis gazetojn en Berlino kaj Hamburgo.

Li translokiĝis al Lepsiko kaj eldonis satiran revuon Charivari el 1842 ĝis 1849 kaj la pormalsaĝa-almanako inter 1843 kaj 1849. Post iom da restado en Parizo kaj Bruselo en 1852-53, li vivis en Dresdeno kaj Blasewitz ekde 1860. Krom tio, li verkis sennombrajn dramojn, novelojn kaj romanojn.

Liaj poemoj, kiujn li publikigis sub la titolo Buch der Liebe (Amlibro) estis publikigitaj en Lepsiko en 5-a eldono, en 1850. Krom iu historia verko - Geschichte des danischen Hofs von Christian II, bis Friedrich VII (Hamburgo, 1859, 8 volumoj.) – li publikigis sian faman bibliografian verkon - Bibliographie biographique, ou dictionnaire de 26,000 ouvrages, relatifs a l'histoire de la vie publique et privee des hommes celebres de tons les temps et de toutes les nations (Lepsiko, 1850; la sama en 2 volumoj. Parizo, 1866) – Historisches Archiv, enthaltend ein systematisch – chronologisch geordnetes Verzeichniss von 17,000 der brauchbarsten Quellenzum Studium der Geschichte (Carlsruhe, 1841) – Moniteur des dates, contenant un million de renseignements biographiques, geneal. et historiques (Dresden, 1866–1868, 6 volumoj.), verko tiel kiel biografia-genealogia-historia leksiko, estas ne nur malhavebla al bibliotekistoj, historiistoj kaj bibliografoj, sed kiu ĉe ĝia unua apero estis unuanime laŭdata kiel giganta verko el la germana industrio kaj erudicio. Ia suplemento al lia ‘’’Monitelur des dates’’’ estis nun publikigita de Dro Hilary Schramm (1857-1940), la biografo de Oettinger.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Liebesblicke. Poemoj. Krause, Berlin 1831.
  • Das weiße Gespenst. Folioj pri ŝerco kaj seriozeco. Taubert, Lepsiko 1831.
  • Wer confiscierte Eulenspiegel, oder das Buch der Hundertundachtundzwanzig. Kune kun leteroj al kaj de Friedrich Wilhelm III., Reĝo de Prusio. 2 Volumoj. Hoffmann, Hamburgo 1833.
  • Marabouts. Pluma kapvesto el la regno de satirusoj, humuro kaj frivoleco. Librokomerca revuo, Hamburgo 1835.
  • Fashionable Dummheiten. Humuraj-satiraj skizoj de la Beaumonde. Librokomerca revuo, Hamburgo 1836.
  • Das Königreich der Weiber. Burleskaĵo en 2 aktoj, kun kantado. Librokomerca revuo, Hamburgo 1836.
  • Panaché. Hoffmann & Campe, Hamburgo 1837.
  • Der Ring des Nostradamus (La ringo de Nostradamus). Historie romantikaj skizoj de franca kortega vivo de 1515-1821. 3 Volumoj. Wigand, Lepsiko 1838. Digitalisat Bd.1, Bd. 2, Bd.3 von der Bayerischen Staatsbibliothek
  • Onkel Zebra. Memuaroj de epikurano. 7 Volumoj. Bösenberg, Lepsiko 1842.
  • Helene. Vendetto-letero al la socio. El la paperoj de unu sinjorino. Reclam, Lepsiko 1843.
  • Der Graf von Saint-Germain (La grafo de Sankta Germano), 1844, 1846,
  • Venezianische Nächte (Veneciaj noktoj). 2 Volumoj. Costenoble kaj Remmelmnn, Lepsiko 1846.
  • Rossini. Komischer Roman. 2 Volumoj. Costenoble kaj Remmelmann, Lepsiko 1847.
  • Teufeleien. Mit 77 Karikaturen. Reclam, Lepsiko 1848.
  • Potsdam und Sans-Souci. Historia romano. 3 Volumoj. Reclam, Lepsiko 1848.
  • Ein Dolch. Historia romano el la tempo de la unua franca revolucio. Kober, Prag, 3 eldonoj. 1862.
  • König Jérôme Napoleon und sein Capri. Historia kaj humura romano. 3 Volumoj. Schaefer, Dresden 1852. Digitalisat Bd. 1, Bd.2, Bd. 3 von der Universitätsbibliothek Göttingen.
  • Mademoiselle Mars und ihr Hof. Originale historia romano. 2 Volumoj. Verlags-Comptoir, Grimma 1852.
  • Blutende Lieder. Baumgärtner, Lepsiko 1854.
  • Geschichte des dänischen Hofes. Von Christian II. bis Friedrich VII (Historio de la dana kortego el Kristiano la 2-a ĝis Frederiko la 7-a). 8 Volumoj. Hoffmann kaj Campe, Hamburg 1857–1859
  • Meister Johann Strauss und seine Zeitgenossen. Komika romano. 4 Volumoj. Janke, Berlino 1862.
  • Schobri, Ungarns größter Bandit. Reclam, Lepsiko, 1863.
  • Die nordische Semiramis oder Katharina II. und ihre Zeit (La Nordia Semiramiso aŭ Katarina la 2-a kaj ŝia tempo) . 3 Volumoj. Janke, Berlin 1863–64.
  • Offenes Billet-doux an den berühmten Hepp-Hepp-Schreier und Juden-Fresser, Herrn Wilhelm Richard Wagner. Wolf, Dresden 1869
  • Aus dem Liebesleben Napoleons I (Pri la amvivo de Napoleono la 1-a), 1910
  • Moniteur des Dates, contenant un million de renseignements biographiques, généalogiques et historiques, 9 Bände, Dresden: Oettinger, 1866–1883
  • * Volumo 1, Dresdeno 1866 (BSB Munkeno)
  • * Volumo 4, Dresdeno 1867
  • * Volumo 6, Dresdeno 1868
  • * Volumoj 7–9, Dresdeno 1871

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]