Eduard Vladimír Tvarožek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eduard V. TVAROŽEK)
Eduard Vladimír Tvarožek
Persona informo
Aliaj nomoj Vladimír Gazda
Naskiĝo 13-an de majo 1920 (1920-05-13)
en Veľký Ďur
Morto 9-an de aŭgusto 1999 (1999-08-09) (79-jaraĝa)
en Trenčín
Tombo Slovaka nacia tombejo
Lingvoj Esperantoslovaka
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto • poeto
vdr

Eduard Vladimír TVAROŽEK (pseŭdonime Vladimír Gazda) (naskiĝis la 13-an de majo 1920 en Horný Ďur - mortis la 9-an de aŭgusto 1999 en Trenčín, Slovakio, entombigita en Slovaka nacia tombejo en Martin) estis slovaka esperantisto, dumviva kaj de 1995 Honora Membro de UEA.

Malgraŭ diplomo pri filozofio, en la 50-aj jaroj li devis labori en brik-fabriko, post politika persekuto kaj jaroj da malliberigo. Poste li vivtenis sin ĝis emeritiĝo kiel industria tradukisto. Multflanka homo precipe lingvema kaj beletrema, li organizis literaturajn konkursojn en Slovakio. Li ekkonis E-on kiel studento, entuziasme ekpropagandis ĝin kaj membriĝis al UEA jam en 1937. Unu el la malmultaj ĉeĥoslovakiaj delegitoj tra la "malvarmaj" 50-aj jaroj, li estis tiam eĉ komitatano de UEA. En pluraj urboj li instruis la lingvon, redaktis la revuon Esperantisto Slovaka (1947-51) kaj, kiel vicprezidanto de Tutŝtata Konsulta Komitato E-ista (1955), luktis por la re-ebligo de E-agado.

Li aŭtoris lernolibrojn por slovakoj (Esperanto en 14 lecionoj, 1950; Základy Esperanta, 3 eldonoj ĝis 1994), kaj verkis poezie, proze, didaktike kaj drame: i.a. Ni ludas teatraĵojn (kvar unuaktaĵoj,1971), Sola en sunsubiro (poemaro,1992), Skizo de la Esperanta literaturo (1998) kaj la kajerojn Anekdotoj pri famaj homoj, Aforismoj, Frenezetaĵoj (tiun ĉi sub la pseŭdonomo Vladimír Gazda) kaj Ŝercoj (du volumetoj: La unua cento kaj La dua cento) (ĉiuj 1992). Li akiris plurajn premiojn en Belartaj Konkursoj. Tvarožek tradukis ne nur slovakajn verkojn al Esperanto (i.a. pli ol trionon de Slovaka Antologio, 1977), sed ankaŭ publikigis tradukojn el aŭ helpe de Esperanto (Ekspedicio Kon-Tiki de T. Heyerdahl, 1955; La profeto de K. Ĝibran,1971; Tempesto super Akonkaguo de T. Sekelj).

Verkoj kaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Anekdotoj pri famaj homoj (historietoj el la historio, Esperanto-Centro de Slovakia Esperanto-Asocio, 1992. - 60 p.)
  • Karvaš, Peter: Meteoro (teatraĵo en 3 aktoj, Dzilia Bratislava, 1963)
  • Kákoš, Ján: Mohajra plejdo (grotesko en 2 partoj, Bratislava: Diliza, 1968. - 61 p.)
  • Konkurso pri deklamado (skizo de regularo, AE SSR, 1982. - 8 p.)
  • Kvarteto Esperanto (Trenčín: memeld., 1999)
  • Moszczynski, L.: La travivaĵoj de Guignol (duakta teatraĵo por pupoj - Košice: Esperantský Klub k.a., 1972. - 49 p.)
  • Ŝercoj (Bratislava: Esprima; Bratislava Esperanto-Klubo)
  • Al la vento (poemo - En: 25 jaroj: antologio de belartaj konkursoj)
  • Esperanto v 14 ulohách (Martin: Slovenský Esperantský Ústav, 1951)
  • Kurz medzinárodného jazyka Esperanto (1990)
  • La neĝulo, La urseto, El rememoroj de amatora teatristo
  • Ni ludas teatraĵojn (Aabyhöj: Dansk Esperanto-Forlag, 1971)
  • Skizo de la Esperanta literaturo (Žilina: SKEF, 1998)
  • Sola en sunsubiro (versoj, Bratislava: Eld. Esprima, 1992)
  • Základy esperanta (Bratislava: Slovenský Esperantský Zväz, 1994)