Edukado.net

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edukado.net
retejo
Retadreso Edukado.Net
Lingvo(j) Esperanto
Fondiĝo 15-a de decembro 2001
Stato aktiva
vdr

Edukado.net estas retpaĝaro pri instruado de Esperanto. Ĝi celas ĉefe kunlaboradon inter Esperanto-instruistoj, sed estas ankaŭ helpilo por memlernantoj. La paĝaro estis lanĉita la 15-an de decembro 2001 kaj tute renovigita en 2005. Ĝi estas prizorgata de Katalin Kováts kaj subtenata de Esperantic Studies Foundation.

Celoj

  • Katalogi kaj analizi ekzistajn instrumaterialojn
  • Sekurigi kaj disponigi tra interreto valorajn, sed nepublikitajn instrumaterialojn, ekzercojn, ideojn
  • Plialtigi la kvaliton de uzataj instrumaterialoj (la merkato por tiuj estas ankoraŭ malgranda, do prezoj estas altaj kaj multaj personoj faras mem instrumaterialon, ofte malbonkvalitan kaj erarplenan)
  • Helpi kunlaboradon inter instruistoj per kreado de virtuala komunumo
  • Faciligi interŝanĝon de spertoj kaj materialoj
  • Ebligi ĉiutagan uzon de la lingvo
  • Alporti subtenon per tuja respondo al demandoj, petoj kaj mesaĝoj
  • Instigi sisteman profesian evoluon kaj plulernadon
  • Alporti helpon por memlernantoj
  • Influi pozitive la eldonon kaj uzon de instrumaterialo (pere de publikigitaj recenzoj, komentoj kaj statistikoj pri la uzo)

Enhavo

  • Instrumaterialo (tekstoj, bildoj, sonmaterialo) por ĉianivelaj kursoj
  • Katalogo kun detalaj recenzoj de Esperanto-lernolibroj
  • Specimenoj de internaciaj kaj naciaj esperanto-ekzamenoj
  • Anoncejo kaj legejo pri eventoj en Esperantio
  • Listoj de Esperanto-lernejoj kaj kursgvidantoj
  • Koresponda servo
  • Forumo
  • Reta Instruista Trejnado
  • Reta ludo RISKO

Servoj

RITE

Edukado.net ofertas trejnkurson por instruemuloj de Esperanto. Temas pri RITE (Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net). Ĝi celas doni eblon spertiĝi pri metodiko, teoria kaj praktika kaj akirigi instruspertojn al tiuj personoj, kiuj ne povas vizitadi ĉeestan kurson, trejnadon, aŭ pere de la reto volas refreŝigi siajn konojn kaj sub gvidado riĉigi sian ilaron kaj teknikojn por interese kaj moderne gvidi Esperanto-kursojn. Kadre de la studoj RITE disponigas ne nur metodikajn konojn kaj spertojn, sed la kursanoj studos kaj ekzameniĝos ankaŭ pri aliaj, komplementaj studobjektoj, ligitaj al pedagogio, al la internacia lingvo kaj al ties kulturo.

Al la temaro apartenos konoj kaj praktikaj agoj ekzemple rilate al aktivado en la movado. RITE ne donas oficialan institucian diplomon. La finstudintoj, post sukcesaj ekzameniĝoj kaj prezento de du provlecionoj (filmitaj aŭ antaŭ ĉeesta komisiono prezentitaj), ricevos atestilon, subskribitan de RITE-gvidanto kaj reprezentanto de alia partnera organizaĵo aŭ instituto. RITE ne celas anstataŭi la ĉeestajn kursojn (ekzemple la Lingvistikaj Studoj, kiuj okazas ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kiuj ĝuste pro la fizika kunesto kaj konstanta uzo de lingvo en amika kaj kolega etoso ebligas ne nur sciojn, sed ankaŭ kreon de kontaktoj kaj personaj rilatoj) sed pro bezono de multaj esperantistoj ĝi ebligas fakan formadon en plifaciligita formo kaj propra ritmo por tiuj, kiuj troviĝas geografie for de ĉeestaj kursoj kaj en finance malavantaĝaj situacioj. La formado en RITE kaj la ĉeestaj trejnadoj komplementas unu la alian.[1]

Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo

Retejo de Edukado.net

Referencoj

  1. Informoj pri RITE el la retejo de Edukado.net