Edward Saidi Tingatinga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Saidi Tingatinga
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1931 (1931-11-30)
en Regiono Ruvuma
Morto 1-an de januaro 1972 (1972-01-01) (40-jaraĝa)
en Daresalamo
Lingvoj anglasvahila
Ŝtataneco Tanzanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Muralpentraĵo en la patra vilaĝo de Tingatinga.
Murpentraĵo en la patra vilaĝo de Tingatinga.

Edward Saidi TINGATINGA, ankaŭ konata kiel Edwardi, EduardoSaid,[1] (naskiĝis en Namoĉelio, Tanzanio, en 1932 kaj mortis en Daresalamo, Tanzanio, en 1972) estis tanzania pentristo, kreinto de la Tinga Tinga,[2][3] nome stilo de pentrarto, kiu portas lian nomon, kaj fondinto de la Kunlabora Arta Societo Tinga Tinga.[4]

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la pasinteco, iuj esploristoj erare lokis la naskiĝlokon de la pentristo.[5] Hodiaŭ estas neniu dubo pri ĉi tiu polemika afero. La pentristo naskiĝis en Namoĉelio, urbeto en la distrikto Tunduro de la regiono Ruvumo en suda Tanzanio, ĉe la limo kun Mozambiko.

La familio Tingatinga estis memsufiĉa agrikultura familio.[6] Ŝia patrino, Agnes Binti Ntembo, apartenis al la etno Makuvo kaj estis kristana, dum ŝia patro, Saidi Tingatinga, estis Ngindo kaj islamano. Tial la knabo ricevis kristanan nomon (Eduardo) kaj islaman nomon (Saidi). Antaŭ ol iĝi artisto li laboris kiel farmisto, mielokolektanto, ĝardenisto, muzikisto kaj fruktovendisto. En 1972, Tingatinga mortis pro pafado de policisto.

La pentraĵoj de Edward Saidi TINGATINGA havis grandan internacian efikon, helpante ekkoni tanzanian arton tra la mondo, inkluzive de nordiaj eŭropaj landoj kiel Svedio, Danio, Finnlando kaj Norvegio aŭ aliaj landoj kiel Japanio kaj Svislando, ktp.[7]

La stilo Tinga Tinga daŭre estas tre populara hodiaŭ kaj multaj tanzaniaj artistoj daŭrigas tiun artan tradicion.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Edward Saidi Tingatinga | Information about northern Tanzania Alirita: 7 majo 2020
  2. TingaTinga 2 - Original Paintings from Tanzania. (angle) (HTML). Arkivita el la originalo je 13 julio 2011. Alirita 7 majo 20202.
  3. TINGA TINGA – pittura populare africana (itale) (HTML). Arkivita el la originalo je 27 februaro 2011. Alirita 7 majo 20202.
  4. Edward Saidi TINGATINGA | African Contemporary. Alirita: 7 majo 2020
  5. Afrum - African Contemporary Fine Art | TINGATINGA AND THE MOZAMBIQUE MYTH. Alirita: 7 majo 2020
  6. Tinga Tinga Art - Consulting, Licensing and Certification. Alirita: 7 majo 2020
  7. 7,0 7,1 Tingatinga and his followers. Alirita: 7 majo 2020

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Tingatinga Arts Cooperative Society, Tingatinga in Kiswahili and English (Mture Educational Publishers Ltd, 1998, 2005) (ISBN 9976-967-34-9)
  • Tine Thorup, Cuong Sam, Tingatinga - Kitsch or Quality (ThorupArt, 2011) (ISBN 978-87-992635-2-3)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]