David Mzuguno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
David Mzuguno
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1950 (1950-11-30)
en Tanzanio
Morto 6-an de junio 2010 (2010-06-06) (59-jaraĝa)
Lingvoj anglasvahila
Ŝtataneco Tanzanio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

David Herekia MZUGUNO (naskiĝis en Gonja Bombo, Pare montoj, regiono Kilimanĝaro, Tanzanio en 1951 kaj mortis la 6-an de junio 2010)[1] estis tingatinga pentristo, kiu apartenis al la parea etno.[2]

En 1967 li alvenis al Daresalamo kaj komencis pentri. Poste, dum du jaroj li iris loĝi kun sia onklo en Msasani, kie li renkontis la tingatingajn pentristojn, kvankam tiutempe la tingatinga stilo ne interesis lin. En 1969, en la aĝo de 18 jaroj, li konatiĝis pro gajnado de la tria premio en la Esso Kalendara Konkurado, prestiĝan artan konkurson en Orientafriko. En 1972 li komencis labori kiel ministo, sed daŭre pentris kaj vendis siajn verkojn en hoteloj. En 1979 Mzuguno prirezignis sian realisman stilon kaj aliĝis al la Kunlabora Arta Societo Tinga Tinga, elektante la tingatingan stilon. Tiutempe la tingatinga stilo estis tre sukcesa. David Mzuguno pasigis 10 jarojn en la asocio kaj vendis multajn pentraĵojn, pli ol liaj kolegoj. De 1989, li pentris dum du jaroj por japana invitita sinjorino ĉe la Universitato de Daresalamo. Post tiu etapo Mzuguno daŭre disvolvis sian stilon ĉe sia hejmo en Kahaba.[1][3]

Mzuguno estis unu el la pentristoj kun la plej alta eduka nivelo. Li plu disvolvis tute unikan stilon, kiu defias klasifikadon, kiu inkluzivas multajn detalojn kaj saturitajn kolorojn. Liaj verkoj pruvis grandan originalecon montrante skrupule belajn scenojn de kampara vivo, ĝiaj triboj kaj tradiciaj kutimoj, en medioj kun multe da suno kaj senbrida vegetaĵaro.[1][2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]