Efelido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rufhara knabino kun efelidoj
Efelidoj
Efelidoj sur la vizaĝo de plenkreskulo.
Abundaj efelidoj kun tipa lumlokiĝo.

Efelidoj estas etaj pigmentaj makuloj, lumlokitaj, kiuj aperas sur la haŭto dum infanaĝo sub la influo de sunlumo, prefere ĉe helhaŭtuloj precipe rufuloj.

Ili estas senreliefaj. Ilia dimensio varias de 1 ĝis 5 mm. Ili tamen povas formi pro kunfandiĝo pli grandajn makulojn. Ilia koloro estas helbruna aŭ okra, sed tiu pigmentiĝo pliiĝas per la sunlumo, kaj male paliĝas for de la suneksponiĝo. Ili lokiĝas simetrie kaj abunde sur la lumeksponitaj regionoj (visaĝo, mandorsoj, brakoj, ktp.) kaj neniam trafas la mukozojn.
Malestantaj je naskiĝo, ili aperas plejofte dum la 3 unuaj vivjaroj kaj multiĝas kun pliaĝiĝo, poste emas malaperi kun maljuniĝo [1]. Ili ĝenerale estas la plej evidentaj inter la 5a kaj la 15a jaro.
Kvankam ilia apero estas ligita kun sunlumo, ili havas genetikan devenon kaj transdoniĝas laŭ aŭtosoma domina heredo.

La efelidoj mem ne estas nenormalaĵo nek minaco por la sano kaj neniam degeneras en melanomo, sed signalas haŭtotipon aparte senteman al sunradiado kaj sekve al haŭtaj kanceroj.

Etimologie, la termino efelido devenas el la antikva greka efelis (ἔφηλις, ιδος), kie oni rekonas la prefikson epi- (ἐπί, pro, sekve de) kaj la radikon heli- (helios, ἥλιος, suno). Ĝi do povas interpretiĝi kiel "efiko de la suno".

Histologio[redakti | redakti fonton]

Histologie, oni observas ĉe efelidoj superŝarĝon da melanina pigmento en la melanoĉeloj de la baza tavolo de epidermo, sed sen melanoĉela multiĝo nek ĉeesto de nevusaj ĉeloj (melanoĉeloj kun modifita formo, grupiĝantaj en tekoj). Ne estas signoj pri ĉelaj nenormalaĵoj, la epidermaj krestoj ne estas pli longaj. La melanoĉeloj estas nur pli grandaj kaj hiperfunkciantaj [1].

Efelidoj kaj aliaj pigmentaj makuloj[redakti | redakti fonton]

Efelidoj povas konfuziĝi kun aliaj dermatologiaj lezoj klinike proksimaj:

  • lentugo estas makulo aspekte tre simila al efelido, kvankam ofte pli malhela, aŭ foje iom reliefa. Sed kontraste al efelido, lentigo konservas sian pigmentiĝon stabila dumjare, malgraŭ la suneksponiĝaj ŝanĝiĝoj. Ĝi aperas ĝenerale pli malfrue dum la vivo kaj ne spontane malaperas kun maljuniĝo. Ĝi povas trafi la mukozojn. Histologie, lentugo distingiĝas pro plilongiĝo de la epidermaj krestoj kaj ĉefe pro proliferado de normalaj melanoĉeloj ĉe la dermo-epiderma junto [1].
  • makulo "kafo kun lakto" estas tipo de makulo pli granda, kiu aperas nur malmultnombre sur la korpo. Tiaj makuloj estas unu el la klinikaj signoj de la neŭrofibromatozo tipo 1 [2].
  • la junta nevuso estas pli malhela, en limigita nombro, kaj enhavas nevusajn ĉelojn histologie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]