Eginald Schlattner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Citadelo de Făgăraş, la urbo kie pasas la intrigo de la unua romano de Schlattner

Eginald SCHLATTNER (naskiĝinta en la 13-a de septembro 1933 en Arad) estas hidrologo, germanlingva verkisto kaj evangelia pastoro en Rumanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schlattner pasigis la junajn jarojn en Făgăraș kaj studis ĝis sia forsendo teologion en Kluĵo, poste matematikon kaj hidrologion. En 1957 li estis arestita pro ŝtatperfido kaj kondamnitis en la 1959-a jaro pro "malanonco de ŝtatperfido fare de aliaj". Post la liberigo li laboris kiel taglaboristo kaj inĝeniero.

En 1973 li denove ekstudis teologion. Ĝis la retiriĝo li estis pastoro luterana en Roșia (Sibiu) kaj prizonanimzorganto en Gherla. Sed ankaŭ kiel emeritulo li agadis por la intertempe kvazaŭ komplete elmigrinta fidelularo de sia komunumo.

Schlattner kiel verkisto[redakti | redakti fonton]

Liaj tri ĝis nun aperintaj romanoj estis duonaŭtobiografiaj kaj rakontis pri la vivo de diversaj etnioj en Rumanio, sed ĉefe de la germanlingvaj kaj en Transilvanio kaj en Banato respektive ĉe la marbordo de la Nigra Maro inter 1943 kaj la fino de la 1950-aj jaroj. Multas en la verkoj skurilaĵoj kaj ŝanĝiĝoj/sinevoluigoj de la figuroj. Ĉefrolojn havas knabo aŭ juna transilvania sakso de burĝa deveno, kiu malfacile identigeblas kiel Schlattner mem. Estante pastoro la verkisto tamen ne hontas paroli pri amorspertoj kiel adoleskanto kaj eĉ intertempa ŝateto por komunismaj ideoj.

Post la apero de la romano Rote Handschuhe (2000), en kiu Schlattner rakontigis la ĉefrolulon la situacion en malliberejoj de la rumana fikaŝpolico "Securitate", la kontroversege pridiskutitaj agadoj de Schlattner dum la t.n. Braŝova kontraŭverkista proceso de la fino de la 1950-aj jaroj al pli larĝa publiko konatigatas. Tiam estis raportintaj pri lia supozita rolo i.a. la gazetoj Der Spiegel, Siebenbürgische Zeitung,Neue Zürcher Zeitung, Frankfurter Allgemeine Zeitung kaj la aŭstria radio. En priesplora aresto restis Schlattner dum du jaroj. Post la torturpridemandoj faritis protokoloj akuzintaj iamajn kolegojn de Schlattner kiel Wolf von AichelburgHans Bergel.

En siaj romanoj, de kiu ekzistas tradukoj en jam ok lingvojn, Schlattner tute ne pretendas esti historia dokumentisto. Kiom bone kritikantoj de la moderna schlattner-a rakonttekniko de fikcia romanaŭtentikeco sukcese elkribris la aŭtobiografiajn trajtojn, ne klaras.

Lia romano unua Der geköpfte Hahn, kiu havas la 9-an eldonon, filmigitis en 2006/07, lia romano Rote Handschuhe 2009/2010 fare de Radu Gabrea.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der geköpfte Hahn, Paul Zsolnay Verlag, Wien 1998, ISBN 3-423-12882-8.
  • A fejvesztett kakas, Koinónia Verlag, Cluj-Napoca 2006, ISBN 978-973-7605-35-1.
  • Rote Handschuhe, Paul Zsolnay Verlag, Wien 2000, ISBN 3-423-13045-8.
  • Das Klavier im Nebel, Paul Zsolnay Verlag, Wien 2005, ISBN 3-552-05352-2.
  • Ach Deutschland. Abschied. In: Schweeger, Elisabeth & Witt, Eberhard (Hgg.): Ach Deutschland! Belville, München 2000, ISBN 3-933510-67-8 (S. 109–117).
  • Odem. Kritische Edition. Herausgegeben von Michaela Nowotnick. Schiller Verlag Hermannstadt-Bonn 2012. ISBN 978-3-941271-73-9.
  • Mein Nachbar, der König. Verlassene Geschichten. Herausgegeben von Michaela Nowotnick. Schiller Verlag, Hermannstadt-Bonn 2012, ISBN 978-3-941271-42-5.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eginald Schlattner en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michaela Nowotnick: Es ging uns nicht um die Zukunft des Regimes, sondern um unsere Zukunft im Regime. „Eine Untersuchung zum Literaturkreis der deutschen Studenten in Klausenburg / Literaturkreis Josef Marlin (1957-1958)”, in: Spiegelungen, 6 (60) Jg., Heft 3, 2011, S. 277-289.
  • Michaela Nowotnick: „95 Jahre Haft“. Kronstädter Schriftstellerprozess 1959: Darstellungsformen und Deutungsmuster der Aufarbeitung, in: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik, 24. Jg., Heft 1-2, 2012, S. 173-181
  • William Totok: Empathie für alle Opfer. Eginald Schlattner, ein Leben in Zeiten diktatorischer Herrschaft, in: Halbjahresschrift für südosteuropäische Geschichte, Literatur und Politik, 24. Jg., Heft 1-2, 2012, S. 181-198

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]