Saltu al enhavo

Egipta kaprimulgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Egipta kaprimulgo
Egipta kaprimulgo kun idoj
Egipta kaprimulgo kun idoj
Remburita specimeno
Remburita specimeno
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj, Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj, Caprimulgidae
Genro: Caprimulgus
Specio: Egipta kaprimulgo, C. aegyptius
Caprimulgus aegyptius
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Egipta kaprimulgo, Caprimulgus aegyptius, estas mezgranda birdo de la familio de kaprimulgedoj kiu loĝas en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, kaj vintras en tropika Afriko. Ĝi estas malfrua migranto, rare aperante antaŭ la fino de aprilo aŭ komenco de majo. Ĝi estas rara vizitanto en Eŭropo, sed, rimarkinde, venis almenaŭ dufoje tiom malproksime kiom ĝis Britio.

Malferma dezerto kun iomete da arboj aŭ arbustoj estas la kutima teritorio de tiu krepuska kaprimulgo. Ĝi flugas krepuske, plej ofte je la sunsubiro, per facila, silenta flugo kiel de tineo; ĝi siajn fortajn kaj decidemajn flugilfrapojn kombinas kun subitaj kurboj kaj turniĝoj per senmovaj flugiloj.

La varia plumaro estas multe pli hela (ĉefe sube) ol tiu de la Eŭropa kaprimulgo. La plenkreskulo estas sablokolora, strieca helbrune. La subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj. Ĝi estas pli malgranda, sed relative pli longflugila kaj pli longvosta ol la plej disvastigataj specioj. Kiel aliaj kaprimulgoj, ĝi havas ampleksegan buŝaperturon, longajn flugilojn, mildan plumaron kaj noktajn kutimojn. La gorĝa blanka makulo estas pli malgranda kaj pli stria ol tiu de la Ruĝkola kaprimulgo, sed estas pli markata ol tiu de la Eŭropa kaprimulgo. La masklo havas etajn blankajn puntojn en la flugiloj, sed malpli markataj ol ĉe aliaj kaprimulgoj. La okuloj estas grandaj kaj nigraj, sed dumtage apenaŭ malfermas ilin. Inter la okuloj kaj la beko havas bridajn harplumetojn kiuj utilas por detekti la predojn. La longa kaj granda vosto estas strieca nigre kaj horizontale. La longo estas 25 cm, kaj la enverguro 55 cm.

La voĉo estas ripeteca mekanika kruu-kruu-kruu…, kiu leviĝas kaj falas, dum la birdo turnas sian kapon el flanko al flanko. La manĝo estas krepuskaj insektoj, kiel tineoj.

Dumtage tiu kaprimulgo kuŝas silente surgrunde, kamuflita per sia plumaro; ĝi estas malfacile detektebla, tute kunfandita kun la sabla grundo. Ili ne konstruas neston; la ino demetas du longecajn kaj elipsajn ovojn sur la nuda grundo; la kovanta birdo, sidita proksime, estas ties plej bona protektanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]