Ei-Q

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ei-Q
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1911 (1911-04-28)
en Mijazaki
Morto 10-an de marto 1960 (1960-03-10) (48-jaraĝa)
en Tokio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo fotisto • pentristo • gravuristo per akvaforto • gravuristo • artokritikistoesperantisto
vdr

Ei-Q Ei Kuo (en la angla foje kiel "Q Ei" aŭ "Ei Kyu") (japane: 瑛 - Ei kyū)?, naskiĝis la 28-an de aprilo 1911– mortis la 10-an de marto 1960.) [alinome Hideo Sugita] estis japana artisto-esperantisto dum la Ŝoŭa-epoko, kiu estis pentristo, fotisto, grafikisto, artokritikisto, akvarelisto kaj kolaĝo-artisto[1]. Lia vera nomo estis japane: 杉田 秀夫, Sugita Hideo.

En 1937 li estis unu el la fondintoj de la Jiyū Bijutsuka Kyōkai (Sendependa Arta Societo) kaj en Osako, de la artmovado Demokurāto Bijutsuka Kyōkai (Demokrata Arta Societo)[2], kiu pledas por libereco kaj sendependeco dum la procezo de arta kreado. Ĉi tiuj valoroj kontraŭas la konfuzan tradicion, kie tradicio kaj la rilato instruisto-studento estas centraj.

Ei-Q kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Sunao Matumoto, kiu tradukis 64 esperantlingvajn leterojn de Q Ei en la japanan, prezentis dum studraporta kunsido de Japana Esperanto-Instituto la vivon de la artisto-esperantisto kaj eĥojn de la traduko en la gazetaro en sia prelego en la japana sub la titolo "Leteroj rivelantaj la pensspuron de Q Ei al la kreado de lia originala pentrarto"[3].

Ankaŭ troviĝas ilustraĵoj de japana artisto QEi (aŭ Eikyu) el la arkivo de La Revuo Orienta. Li estas fama pro sia abstraktaj kaj avangardaj verkoj diverstipaj kaj fojfoje oni retrospektas lin kaj liajn verkojn ĉe muzeoj[4].

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Kyu Ei, fotograaf, schilder, graficus, kunstcriticus, aquarellist, collagist (Kyu Ei, fotografo, pentristo, grafikisto, artokritikisto, akvarelisto kaj kolaĝo-artisto, RKD.
  2. (en) Yasuyoshi Saito, Ei, Kyū [Sugita, Hideo], Grove Art Online,
  3. Studraporta kunsido de Japana Esperanto-Instituto, (PDF), paĝoj 14-15, Informilo por interlingvistoj (IPI), 28-a jaro (tria serio) | n-ro 109 (4/2019) | ISSN 1385-2191
  4. Pepo en Tvitero

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (japana) Masaomi Sugita (杉田正臣). Chichi (父). Miyazaki 21-seki Bunko (みやざき21世紀文庫) 27. Miyazaki: Kōmyakusha, 2000. ISBN 4-906008-51-8. Libro pri Ei-Q fare de sia filo Masaomi Sugita.
  • Schaarschmidt-Richter, Irmtraud (eld.): Ei-Kyū. En: Die andere Moderne. Japanische Malerei von 1910 bis 1970 (La alia moderna. Japana pentroarto de 1910 ĝis 1970), Edition Stemmle, 1999. ISBN 3-908161-85-1.
  • Ei-Kyu gashu 瑛九画集 (La arto de Ei-Q), British Museum, Tokio, 1971, katalogo pri siaj pentraĵoj kaj grafikaĵoj.
  • Esperanto Letters to Sadajiro Kubo by Eikyu, Issues and Researches in Art Education, (21) 48 - 51, 2016

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]