Eklezio de la Unuiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eklezio de la Unuiĝo
Family Federation for World Peace and Unification
emblemo
flago
nova religia movado • religia organizaĵo • Karisma Kristanismo
Komenco 1-a de majo 1954 vd
Antaŭe Holy Spirit Association for the Unification of World Christianity vd
Lando(j) Sud-KoreioUsonoJapanio vd
Sidejo Gapyeong County
Situo Manhatano
Adreso HSA-UWC 481 8th Avenue Box A-12 New York, NY 10001
Fondinto(j) Sun Myung Moon vd
Filioj Eklezio de la Unuiĝo en Usono • Family Peace Association vd
Posedatoj News World Communications • Seongnam FC • Pyeonghwa Motors • Yongpyong Resort • Sun Moon University • United Press InternationalThe Washington Times • Segye Ilbo • University of Bridgeport • Clube Esportivo Nova Esperança • Manhattan Center • Clube Atlético Sorocaba • Q11250644 • ILHWA CO., LTD. • Sekai Nippo • New Hope Academy vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo religia korporacio
vdr

Oficiale nomata Federacio de Familioj por la tutmondaj paco kaj unuiĝo, la Moon-sekto prenas ĝian nomon de sia fondinto, la nordkorea inĝeniero Yong Myong Moon (06.01.1920), kiu ŝanĝis sian nomon al Sun Myung Moon kaj estas nomata de siaj sekvantoj “Vera Patro” kaj “Reverendo”. Ĝi estas nova religia movado kiu difinas sin kiel kristana, kvankam tiu aserto estas malakceptita de la plimulto de la kristanaj eklezioj. Ĝi miksas kristanajn elementojn kun aliaj el orienta origino, ĉefe kun budhanaj doktrinoj. Konsiderata kiel danĝeriga de multnombraj internaciaj institucioj kaj organismoj, ĝi etendiĝas sub diversaj manieroj en Azio, Ameriko kaj Eŭropo.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Sun Myung Moon.
Amasa Geedziĝceremonio.

La kredaro venas de la verko La Dia Principo, prezentita en 1957 kaj la Cheon Seong Gyeong kiel “definitiva testamento” kaj “lasta revelacio”. La aserto de la fondinto, je lia 16jariĝo li estis taskita de Dio unuigi ĉiujn malnovajn religiajn kredojn per nova Kristanismo. Lia interpretado de la mondo, radike dualista, prezentas la batalon de la bono kaj la malbono, la dua identigita kun socialismo, la liberalismo kaj ateismo. Post la abandono de lia unua edzino, la dua geedziĝo de Moon, estis kun 18-jara studentino, Hak Ja Han, kaj kompletigis sian kosmogonion per la nocioj de “Vera Patrino” kaj “Senpekaj Filoj”, t.e.: la edzino kaj filoj. Liaj posteuloj estas destinataj batali kontraŭ Satano kaj heredi la promesitan teron (Cheon Il Guk/La Regno de Dio surtere). Ĉiu okazintaĵo de sia vivo estas eksplikata kun religia signifo, justigita de Moon pro lia rekta konektiĝo kun Kristo kaj Budho.

La kaptado kaj dresado, pere de vizitoj pordo-post-pordo kaj publikaj reklamoj, koncentriĝas en la serĉado de junuloj kiujn ĝi instigas servi Dion kaj oferi siajn penojn cele al pli bona mondo. Ekzistas multombraj institucioj kiuj servas laŭ tiu ĉi celo, rimarkindas la "Akademio de instruistoj por la Monda Paco aŭ Asocio de Volontulaj Kuracistoj". Aliaj grupoj je la servo de la Moon-sekto estas la Klubo de Amikoj de la Junularo de la Morgaŭo aŭ la Grupo de Japanaj Universitatoj por Baza Esplorado. Por plenigi la proselitismosistemon ĝi eldonas bultenojn, tagĵurnalojn kaj broŝurojn kaj interne kaj ekstere, per nomoj kiaj “Sciado”, “Religia Tagĵurnalo” aŭ “Familio”.

Eklezio de la Unuiĝo
Fondinto Sun Myung Moon
Pleja Dio La Veraj Gepatroj en la Ĉielo kaj sur la Tero
Estro Hyung Jin Moon, Prezidanto
Tipo Nova religia movado
Nomo kaj nombro da sekvantoj Unuiĝanoj, Moonanoj, 250.000
Sankta Libro La Dia Principo, Cheon Seong Gyeong
Fondita en: Sud-Koreio
Sidejo Seulo, Sud-Koreio
Landoj kun pli da moonanoj Sud-Koreio, Japanio, Usono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]