Daŭripova nekresko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ekonomia malkresko)
Daŭripova nekresko
ekonomika ideologio • socia movado
vdr

Daŭripova nekreskokreskokritiko estas politika kaj socia koncepto kiu naskiĝis en la fruaj 1980-oj. Laŭ tiu ĉi koncepto, la senlima ekonomia kresko en limhava mondo estas absurdaĵo, do oni proponas kiel eble plej reveni al loka ekonomio kaj malaltigi la t.n. ekonomian kreskon.

Tiu movado baziĝas sur la ideo ke la Tero per si mem sufiĉu por nutri kaj loĝigi ĉiujn vivantajn estaĵojn.

Pro la trograndega ekspluato de la materialoj (nafto, akvo, ligno, fiŝo, ...) pluraj homoj opinias ke la riĉaj landoj (aŭ tiel-nomitaj "nordaj landoj") devus malkreskigi siajn ekonomiojn. Tamen malkreskigi ne necese signifas ŝanĝi la vivmanieron, do la daŭripova nekresko proponas redukti la produktojn por redukti poluon kaj savi materialojn, sed baze de la movado temas pri radikala ŝanĝo de la vivmaniero, ĉar pluraj studoj montris (ekzemple) ke plej ofta uzo de la aŭtomobilo estas por malpli ol 1 aŭ 2 kilometroj, kio povas esti farita piede. Tiel la daŭripova nekresko proponas redukti draste la tutteran vivmanieron por konservi ilin pli longe aŭ ne plu uzi nerenoviĝantajn fontojn de energio.

Diversaj specoj de malkresko, nekresko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj specoj de malkresko[1], nome malkresko en

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(franca) Fino de la iluzio: malkresko aŭ kolapso? - Philippe Lamberts #BeyondGrowth | LIMIT, YuuTube

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Environment versus growth — A criticism of “degrowth” and a plea for “a-growth” Van Den Bergh (2010)[rompita ligilo] Sciencedirect.com