Ekstremadura lingvovario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekstremadura lingvo
lingvo • moderna lingvo
Castilic
Regiono Ekstremaduro (aŭtonoma komunumo de Hispanio)
Parolantoj 200 000 (500 000 entute)
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Italeca
Latinida
Italo-okcidenta
Gaŭlo-Ibera
Ibero-latinida
Okcident-ibera
Asturia
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 roa
  ISO 639-3 ext
  Glottolog extr1243
Angla nomo Extremaduran
Franca nomo estrémègne
vdr

La ekstremadura lingvo (estremeñu) estas latinida lingvo, parolata de iuj miloj da homoj en Hispanio, en la nordo de la aŭtonoma komunumo Ekstremaduro kaj la sudokcidento de la provinco Salamanko. Tamen multaj fakuloj konsideras, ke ne temas pri lingvo, sed pri dialekto aŭ ĉiukaze pri lokaj parolmanieroj. En ties parolaj formoj povus esti konsiderata nur kiel sudleona formo de la kastilia lingvo kaj en ties skriba formo povus esti konsiderata nur kiel inventaĵo de tro fervoraj regionnaciistoj aŭ eĉ vikipediistoj, ĉar ne ekzistas viva skriba kulturo en tiu regiono laŭ tiu skribmaniero uzata en la koncerna versio de Vikipedio; ne estas regula gazetaro nek eldonado (krom sceptaj malmultegaj libroj, apenaŭ konataj de la regiona loĝantaro). Krome nek la regiona universitato nek plej parto de la regiona instruistaro akceptas la statuson de lingvo por tiuj dialektaj formoj, krome tre pristudotaj kaj pridiskutataj, ĉar krom la leonaj influoj estas la andaluzaj sude kaj la portugalaj okcidente.

Dialektoj

La ekstremadura estas kutime klasifikita en tri branĉojn (norda aŭ "alta" -- artu estremeñu, centra aŭ "meza" -- meyu estremeñu, kaj suda aŭ "malalta" -- bahu estremeñu).

La norda estas kutime konsiderita kiel la lingvo propra, kaj estas parolata en la nordokcidento de la aŭtonoma regiono Ekstremaduro, kaj la sudokcidento de Salamanko, provinco de la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono.

La centra kaj suda estas parolataj en suda kaj centra Ekstremaduro, kaj estas, almenaŭ ekde la 18-a jarcento, kastiliaj dialektoj. En la portugala urbeto Barrancos (~baranko) (en la landlimejo inter Ekstremaduro, Andaluzio kaj Portugalio), dialekto de la portugala peze influita de la ekstremadura estas parolata, nomata "Barranquenho", la Baranka dialekto. La norda ekstremadura ankaŭ havis sub-dialektan regionon en suda Salamanko, la "palra d'El Rebollal", kiu jam preskaŭ malaperis.

Historio

Okcidenta Ekstremaduro estis rekonkerita de la Regno de Leono, kies lingvo la Malnova leona estis uzata de tiuj novaj lristanaj enloĝantoj, kiuj alvenis ĉirkaŭ la 12-a jarcento al la teritorio kie la ekstremadura estas ankoraŭ parolata.

Post la uniĝo de la regnoj Leono kaj Kastilio (en la 'Kronon de Kastilio kaj Leono'), la kastilia lingvo (hispana) malrapide anstataŭigis la Latinan kiel la oficialan lingvon de la institucioj, per tio subpremante la malnovan leonan tiel ke ĝi iĝis signo de malriĉo kaj nescio de tiuj kiuj ĝin parolis. Nur en Asturio (kie la lingvo naskiĝis) la homoj restis konsciaj ke ili parolas lingvon, malsaman de kastilia lingvo; sed eĉ tie nur iuj aŭtoroj uzis ĝin en siaj verkaĵoj.

Probable la kultura tumulto de la kastilia Universitato de Salamanko estis la kaŭzo de la rapida kastiliigo de ĉi tiu provinco, per tio dividante la asturi-leonan domajnon inter la asturia kaj la leona en la nordo, kaj la ekstremadura en la sudo de la malnova Leona regno. La ekspansio de la hispana ankaŭ venis el la sudo kun la ekonomia revivigo de la provinco Badaĥozo.

La malfrua 19-a jarcento vidis la unuan seriozan provon verki en la ekstremadura, ĝis tiam neskriba lingvo, kun la fama poeto José María Gabriel y Galán. Naskiĝinta en Salamanko, li loĝis la plejparton de sia vivo en la nordo de Cáceres, Ekstremaduro. Li verkis en loka varianto de la ekstremadura, plena je dialektaj restaĵoj, sed ĉiam kun okulo sur la hispana uzado, kaj ankaŭ skribante la plejparton de siaj verkoj en la hispana.

Post tio, lokismoj estas la ŝablona maniero en la provoj defendi la ekstremaduran lingvon, ĝis tiom ke hodiaŭ nur iuj provas revigligi la lingvon, kaj fari nordan Ekstremaduron dulingva regiono, dum la registaro kaj oficialaj instancoj opinias ke la plej bona solvo estas ke la nordokcidentaj ekstremaduranoj parolu la kastilian dialekton sen ajna defendo. Estas ankaŭ provoj konverti en lingvon la sudajn kastiliajn dialektojn ("castuo", kiel iuj nomis ĝin uzante la faman vorton aperintan en poemoj de Luis Chamizo, kio faras eĉ pli malfacile defendi la "realan" lingvon kaj faciligas al la administracio malakcepti kun-oficialecon kaj normaligecon de la ekstremadura). Ĝi estas en serioza danĝero malaperi, kun nur la plej maljunaj homoj nunparolantaj ĝiajn restaĵojn, dum la pleja parto de la ekstremadura loĝantaro ignoras la areon kaj eĉ la ekziston de la lingvo, kun preskaŭ ĉiuj skribaj kaj aŭdovidaj periloj en la hispana.

Organizaĵoj kaj mezoj

Ekzistas regiona organizaĵo ekstremadura, APLEx [1], kiu klopodas defendi la ekstremaduran lingvon (kaj ankaŭ la hispanajn dialektojn de Ekstremaduro), unu ĵurnalo (Belsana) kaj unu kultura ĵurnalo, Iventia [2], skribita en la nova unuecigita ekstremadura kaj en la malnova sub-dialekto "palra d'El Rebollal".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj