El-Kurru

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El-Kurru
Historio-geografia regiono
arkeologia lokotombejo [+]

LandoSudano

- koordinatoj18° 24′ 0″ N, 31° 46′ 0″ O (mapo)18.431.76667Koordinatoj: 18° 24′ 0″ N, 31° 46′ 0″ O (mapo)
Areo0,05 km² (4,5 ha) [+]


El-Kurru (Sudano)
El-Kurru (Sudano)
DEC
El-Kurru
El-Kurru

Map
El-Kurru
Vikimedia Komunejo:  Pyramids of el-Kurru [+]
vdr

El-Kurru estas loĝloko de Nubio situanta apud la unua nekropolo de la reĝoj de Napata.

Ĝis la 9a jarcento a.K., la nubianoj estis enterigitaj en tumuloj. En ĉi tiu epoko, la reĝoj konfidis sian animon al Amani (Amono). Krome, iliaj titoloj ankaŭ similis aŭ estis la samaj kiel tiuj de la faraonoj de la egiptoj. En la tombo de Alara (ĉ. 795-760 a. K.) estis eltrovitaj egiptaj simboloj, samkiel en aliaj tomboj de reĝoj.

En la duono de la 8a jarcento a.K:, la reĝo Pianĥi establis enterig-sistemon kun similaĵoj al la egipta, kun la tumuloj iĝantaj piramidoj. Estis eltrovitaj la tomboj de la reĝoj en El-Kurru, inkluzive tiu de Tanutamani, kiu regis de 664 al 643 a. K., kiam lia antaŭulo Taharko estis inaŭgurinta la tombejon de Nuri, kiu anstataŭis tiun de El-Kurru ĉirkaŭ 664 a. K.

La piramido de Tanutamani situas ĉe ekstremo, apud tiu de Ŝabako. Apud ĉi lasta, kun intermeza spaco, troviĝas latombo de Pianĥi, la plej granda. La tombo de Kaŝta estas la dua en la kontraŭa flanko al tiu de Tanutamani, en aro da ok liniiĝintaj piramidoj kaj pluraj konstruaĵoj.

La dek kvar piramidoj de la reĝinoj havas sep metrojn en la fundamento, dum tiuj de reĝoj havas dek. Ankaŭ troviĝis nordoriente la restaĵoj de 24 ĉevaloj, plejprobable el la batalĉaroj de la faraonoj de Nubio, kaj du hundoj.