Taharko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Uŝabto de la faraono Taharko

Nefertumĥura Taharko, reĝo de la 25a egipta dinastio, aŭ de la regno de Kuŝ, kies regado proksimume estis inter 690 a. K. kaj 664 a. K. Li apartenas al la Tria Meza Periodo de Egiptio.

Manetono nomis lin Tarkos, komentante ke li regis 18 jarojn (Seksto Julio Afrika). Eŭzebo de Cezareo nomis lin Tarakos (laŭ Georgo Sinkelo) aŭ Sarako (armena versio) en kiu li regis 20 jarojn.

Taharko estis frato de Ŝabitko, la antaŭa reĝo kaj filo de Pianĥi, nubia reĝo de Napata kiu konkeris Egiption.

Estis dum lia regado kiam liaj malamikoj, regantoj de Asirio, invadis Egiption. Asarhadono gvidis plurajn kampanjojn kontraŭ Taharko, kiu restis registrita en pluraj monumentoj. Lia unua atako, en 677 a. K., organiziĝis por repacigi la arabajn tribojn proksimajn al la Morta Maro. Asarhadono invadis Egiption en la 17a jaro de la regado de Taharko.

Taharko venkis super la asirianoj en tiu okazo, sed tri jarojn poste (671 a. K.) la asiria reĝo forprenis kaj disrabis Memfison, kaptante multajn anojn de la reĝa familio. Taharko fuĝis suden kaj Asarhadono reorganizis la politikon en la nordo, entronigante la reĝon Nekao la 1-a, de la 26a dinastio, kiel reĝon en Sais.

Tamen, post la eliro de la lando de la reĝo de Asirio, Taharko reorganizis la politikon en Suba Egiptio, incitante multnombrajn ribeliĝojn. Asarhadono mortis antaŭ ol povi reveni al Egiptio, estante sia heredanto Asurbanipal kiu plian fojon Egiption. Asurbanipal venkis Taharkon, kiu fuĝis al Tebo kaj tie forpasis post 26 jaroj da regdo. Lin sukcedis sia filo Tanutamani. Li estis enterigita en El-Kurru.