El Rosario (Tenerife)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Rosario
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38290
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 866  (2023) [+]
Loĝdenso 453 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 26′ N, 16° 22′ U (mapo)28.43280035-16.3682148966Koordinatoj: 28° 26′ N, 16° 22′ U (mapo) [+]
Alto 905 m [+]
Areo 39,43 km² (3 943 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Rosario (Kanariaj insuloj)
El Rosario (Kanariaj insuloj)
DEC
El Rosario
El Rosario
Situo de El Rosario

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Rosario (Tenerife) [+]
vdr

El Rosario [elroSArjo] (La Rozario) estas urbo kaj municipo apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1] Ĝi etendiĝas sude de la nomita metropola zono de la insulo Tenerifo.

La municipa ĉefurbo estas La Esperanza, je 900 m.s.m. El Rosario estas municipo tre diversa pri la socigeografiaj trajtoj, el ebenaĵoj de La Esperanza ĝis la marbordo de Tabaiba. La municipo formas parton de la Metropola areo de Sankta Kruco de Tenerifo kun San Cristóbal de La Laguna, Tegueste, Tacoronte, El Sauzal kaj Santa Cruz de Tenerife mem. Tiu metropola areo havas pli ol 449 472 loĝantojn.

La loknomo El Rosario (La Rozario) estas rilata al la tiea patronino Virgulino de la Rozario.

Geografio[redakti | redakti fonton]

El Rosario estas en la nordorienta parto de la insulo Tenerifo, en la orienta pinto de la montokresto Pedro Gil, lime kun la municipoj Santa Cruz de Tenerife, San Cristóbal de La Laguna, Tacoronte, El Sauzal kaj Candelaria.

El Rosario posedas areon de 39,43 km², okupante la 18an plej grandan teritorion de la insulo kaj la 33an de la provinco.[2] Ĝi havas averaĝan altitudon de 754 m.s.m.[3]

Grava aparteco de El Rosario, ene de la insularo, estas la ŝanĝo de la administraciaj limoj. Meze de la 1970-aj jaroj la municipoj de Santa Cruz de Tenerife kaj El Rosario interkonsentis cedon fare de tiu lasta de parto de la orienta lima sektoro inter ambaŭ municipoj, ĉar ĝi integriĝis ene de la influa areo de la ĉefurba metropola zono. Tial okazis perdo de 13,2 km², nome unu kvarono de la tiama totala areo de la municipo, sed eĉ pli granda perdo de loĝantoj, ĉirkaŭkalkule du trionojn de la tuta loĝantaro. Precize pro tio la loĝantaro evoluis tute netipe.

La municipo enhavas parton de la natura loko protektita pejzaĝo Las Lagunetas,[4] kiu estas ankaŭ Speciala Konservozono kaj Zona de Especial Protección para las Aves (Birdoprotekta Zono), inkluditaj en la Reto Natura 2000.[5]

El Rosario havas ankaŭ Monton de Publika Utileco nomita «La Esperanza».[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la areo estis setlado de guanĉoj, precize en la regno Güimar.

En la 16-a jarcento estis ermitejo dediĉita al La Esperanza (La Espero), kiun poste la familio Coronado anstataŭis per nova konstrauĵo dediĉita al Sankta Johano Evangeliista.

En 1813 oni akiris municipecon, kun ĉefurbo en La Esperanza, laŭ la nova reĝimo de la Hispana konstitucio de 1812. En 1972, El Rosario cedis la menciitan parton de teritorio kaj loĝantoj al la urbo Santa Cruz de Tenerife.​[6]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La municipo havis 17 496 loĝantojn je 2020, estante la 16a plej loĝata municipo de la provinco kaj la 15a de la insulo Tenerifo.[7]

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis laŭlonge de la unua duono de la 20-a jarcento kaj ĉefe el la 1960-aj jaroj pro disvolvigo de irigacio kaj proksimeco al la provinca kaj insula ĉefurbo ĝis 15 783 loĝantoj en 1970, sed poste okazis la cedo de du trionoj de la loĝantaro kaj oni malaltiĝis ĝis iom pli ol 5 000 loĝantoj; poste oni plialtiĝis ĝis nunaj pli ol 17 000 loĝantoj profite de la servoj al la ĉefurbo.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

El Rosario dividiĝas en la jenaj entoj kaj loĝlokoj kun korespondaj kernoj:[7]

La Esperanza.
Radazul.
Tabaiba.
Distribuado laŭ loĝlokoj (2020)[7]
Loĝloko
Loĝantoj
Barranco Hondo 139
Las Barreras 208
Costanera 645
La Esperanza 3 401
Lomo Pelado 496
Llano del Moro 1 305
Machado 723
Radazul 4 954
Las Rosas 1 033
San Isidro 921
Tabaiba 3 671
TOTALO 17 496

Ekonomio kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

El Rosario bazis sian ekonomion en agrikulturo (tradicie por cerealoj, terpomoj, vitejoj, kaj fruktarboj por propra konsumado).[3] Estas ankaŭ brutobredado de bovoj. Sed lastatempe servoj kaj turismo iĝis ĉefa ekonomia rimedo.​[3]

Turismo[redakti | redakti fonton]

Arbaro Bosque del Adelantado, en La Esperanza.

La turisma disvolviĝo okazis el la dua duono de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, akvosportoj kaj aliaj okupitecoj.[3]

Estas multaj vidindaĵoj en la municipo.[8]

  • Preĝejo.
  • Ermitejo
  • Fontoj.
  • Aliaj naturaj lokoj.
  • Pado de Candelaria.
  • Agrikultura Bazaro de El Rosario, en Las Rosas.
  • Arbaro Bosque del Adelantado, en La Esperanza.
  • Rigardejo de Montaña Grande, en Las Rosas.
  • Distrejo Las Raíces, en Las Rosas.
  • Strandoj El Varadero, Barranco Hondo kaj Cueva Grande, en Barranco Hondo; La Nea kaj Litoral del Rosario, en Radazul; kaj Tabaiba.
  • Sporta haveno de Radazul.
  • Marborda pado de Radazul-Tabaiba.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  4. Red Canaria de Espacios Naturales Protegidos - Tenerife (el Retarkivo 20140212123824) Fonto: Consejería de Obras Públicas, Transportes y Política Territorial. Gobierno de Canarias.
  5. Los espacios protegidos Natura 2000 en España (el Retarkivo 20141223105119) Fonto: Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, Gobierno de España.
  6. Historia Arkivigite je 2016-12-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 4an de januaro 2014 en Wayback Machine. Fonto: Ayuntamiento de El Rosario.
  7. 7,0 7,1 7,2 «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional». Instituto Nacional de Estadística. Konsultita la 8an de aŭgusto 2021.
  8. «Gáldar». Patrimonio Histórico del Cabildo de Gran Canaria. Konsultita la 26an de novembro 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Rosario (Tenerife) en la hispana Vikipedio.