Saltu al enhavo

El florido pensil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El florido pensil
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

El florido pensil (La florplena pendoĝardeno, kompleta titolo El florido pensil. Memoria de la escuela nacionalcatólica) estas eseo de 1994, kies aŭtoro estas Andrés Sopeña Monsalve (profesoro pri juro de la Universitato de Granado kaj fakulo pri socia komunikado), kun prologo de Gregorio Cámara Villar (profesoro pri Konstitucia Juro de la sama universitato).​

Ĝi konsistas en trairado de la eduka sistemo de la epoko post la Hispana Enlanda Milito, identigita kun la ideologio de la "nacikatolikismo" ĉefe de la unua epoko de frankismo, kaj kun tradicia metodologio, bazita sur dogmismo, la supermetado de la aŭtoritato pere de disciplino kaj la rutina akiro de sciaro pere de parkerado, ne permesante minimuman ŝancon por pridemandado aŭ kritiko; ankaŭ ne gravis ĉu la kompreno de la lernitaro reale gravas (la titolo mem referencas esprimon nekompreneblan por la infanaj lernantoj).

La verko estis adaptita al teatro -fare de la eŭska trupo Tanttaka, 1996-​ kaj al kino (El florido pensil, Juan José Porto, 2002).

Signifo de "florido pensil"

[redakti | redakti fonton]

La titolo estas inspirita en verso de vortumado de la Himno de Hispanio (kiu fakte ne havas oficialan vortumadon) tia kiel ĝi aperas en la Enciklopedio Álvarez, laŭ vortumado de nekonata aŭtoro:

Citaĵo
 «Fuiste de glorias florido pensil

hoy reverdecen a un impulso juvenil»[1] 

"Pensil" aŭ "pénsil" (el latina pensĭlis, pendanta) aplikeblas speciale al ĝardenoj (kiel historia referenco al Pendoĝardenoj de Babilono).[2]

  1. Vi estis florplena pendoĝardeno, nun reverdiĝas je junula elano.
  2. Sed neniu tiama infano povus kompreni tion.