El Señor de Bembibre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El señor de Bembibre)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

El Señor de Bembibre (la senjoro de Bembibre) estas la plej konata verko de Enrique Gil y Carrasco, grava verkisto de la hispana romantismo.

En 1844 aperis en Madrido lia historia romano El señor de Bembibre, kiu ege sukcesis. Gil y Carrasco inspiriĝis en historioj de Juan de Mariana kaj Jerónimo Zurita, en la Crónica anónima de Fernando IV, la Historia genealógica de la casa de los Lara, de Salazar y Castro, kaj Disertaciones históricas de la Orden de los Templarios de Campomanes. Liaj literaturaj modeloj estas: Bride of Lammermoor de Walter Scott; I promessi sposi, de Alessandro Manzoni, pro la morala kaj religia fono, kaj El templario y la villana de Juan Cortada, kun kiu koincidas en variaj ĝeneralaj aspektoj.

La historia fono de la romano estas konstituita, de la politikaj kaj militaj luktoj ĉirkaŭ la malapero de la templanoj dum la regado de Fernando la 4-a de Kastilio. La temo interesis al Gil y Carrasco pro sia amo al sia regiono Bierzo, la forta romantismo de la afero, kun mezepoka etoso kaj dolora fino kaj simileco kun la desamortización de Juan Álvarez Mendizábal, samtempa afero kun la epoko de la verkado.

La historio interrompita per referencoj al la historio de la templanoj, baziĝas sur malfeliĉa amo de Beatriz kaj Álvaro. La patro de Beatriz rompas la destinon, kun aliaj cirkonstancoj malfavoraj kiuj donas la malfeliĉan junulinon al Grafo Lemos. Malesperega, Álvaro fariĝas templano, dum Beatriz malsaniĝas. Mortinta la Grafo Lemos lukte kontraŭ Álvaro, la vidvino malesperiĝas pro la religia dediĉo de ŝia amato. Kiam la Papo akceptis ties nuligon kaj feliĉo estis atingebla, Beatriz mortiĝas tutjuna, Álvaro monaĥiĝas kaj enterigas ŝin. Kiel ĉe aliaj romantikaj historioj la junaĝo kaj la amo estas malhelpita de la socio: ĉu patra aŭtoritato ĉu interesoj aŭ politikaj aŭ religiaj.

Menciindas la gravo de la naturo, kies priskribo estis unika en la epoko: montoj, vilaĝetoj kaj kasteloj, sunsubiroj kaj mateniĝoj, ŝanĝoj de la sezonoj, ĉio konata de la aŭtoro. La ritmo lantas: la agado estas minima kaj simpla, malgrava antaŭ la analizo de la sentoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]