Saltu al enhavo

Eldonejo Alibri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eldonejo Alibri
eldonejo
libroeldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1994 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Aschaffenburg
Fondinto(j) Gunnar Schedel vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
vdr

La Eldonejo Alibri (germane Alibri Verlag, mallongigita Alibri) estas sendependa eldonejo fondita en 1994 kaj bazita en Aschaffenburg.

En 2020, ĝia totala katalogo enhavas pli ol 300 verkojn [1].

La eldonejo Alibri daŭrigis la eldonajn agadojn de la Internacia Libroservo por la Senkonfesia (IBDK). Iamaj dungitoj de la IBDK fondis Alibri kaj integris ĝin en la ĵus fondita Asocio de Maldekstraj Eldonistoj (germane Assoziation Linker Verlage, "aLiVe"), kiu reprezentas asocion de pli malgrandaj maldekstremaj eldonistoj. aLiVe funkciigis komunan eldonan liverservon de 1997 ĝis 2017. Ekde 2007 Alibri kaj la eldona kooperativo Despite kunlaboris (ĝis ĉi-lasta ĉesis sian agadon). Tamen, Alibri Verlag daŭre funkcias kiel etikedo.

Alibri vidas sin kiel laika eldonejo kies publikaĵoj antaŭenigas mem-determinajn rajtojn, emancipiĝon, klerismon kaj sciencon. La eldonejo precipe volas doni voĉon al laikaj migrantoj [2][3][4].

Ekde 1995, Alibri eldonis la revuon Materialoj kaj Informoj en la Tempo (germane Materialien und Informationen zur Zeit, akronime MIZ), kiu estas gvidata de la Internacia Ligo de Nereligiuloj kaj Ateistoj(IBKA). La eldonisto publikigas plurajn akademiajn seriojn, inkluzive de la serio de la Humanisma Akademio de Germanio, la serio de la Humanisma Akademio de Berlino kaj la serio de la Humanisma Akademio de Bavario.

La Manifesto de Evolua Humanismo, publikigita en 2005 de Michael Schmidt-Salomon, estas la plej vendita libro de la eldonisto kun pli ol 50 000 ekzempleroj.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

"La porkida libro" ("Das Ferkelbuch"):

  • Kie ni povas trovi Dion? demandis la eta porkido (Alibri, 2011). Tradukis Libera Pensantino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]