Elemér Fülöp
Etoso
Elemér Fülöp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fülöp Elemér József |
Naskiĝo | la 8-an de marto 1882 en Szatmárnémeti (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 30-an de novembro 1945 en Balatonfüred |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Elemér Fülöp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülöp Elemér estis hungara skulptisto, instruisto, medalisto. Lia nobela antaŭnomo estis felsőeőri [felŝOOri].
Elemér Fülöp [1] naskiĝis la 8-an de marto 1882 en Szatmárnémeti (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Satu Mare en Rumanio), li mortis en Budapeŝto en 1946 aŭ en Balatonfüred en 1949 (la biografioj ne konsentas pri la mort-datenoj!).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Elemér Fülöp post mezlernejo studis en Reĝa Industriarta Altlernejo, poste private li lernis de Ede Telcs. Ekde 1920 li instruis en la industriarta mezlernejo. Pli frue jam en 1919 lia skulptaĵo ricevis premion. Plian premion li ricevis post 3 jaroj en Arthalo Budapeŝto.
Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Monumento pri la 1-a mondmilito en Tata (Hungario), 1926, premiita
- Tombomonumento pri Lujza Blaha (1929, lia ĉefverko)
- Heroa monumento de premonstrataj studentoj en Szombathely (1933)
- Ottokár Prohászka (1934, vidu la dekstran foton!)
Elektitaj medaloj[redakti | redakti fonton]
- (Balatonfüred Yacht Club, 1936)
Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2015-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
-
Heroa monumento de studentoj en Budapeŝto
-
Mondmilitaj monumentoj en Várpalota
-
Mondmilita monumento en Tata (Hungario)