Elena Huelva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elena Huelva
Persona informo
Naskonomo Elena Huelva Palomo
Naskiĝo 21-an de majo 2002 (2002-05-21)
en Sevilo
Morto 3-an de januaro 2023 (2023-01-03) (20-jaraĝa)
en Sevilo
Mortokialo Ewing sarcoma
Tombo sen valoro
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo aktivulo • influisto • verkisto
Verkoj Mis ganas ganan
vdr

Elena HUELVA Palomo (Sevilo, 21-a de majo 2002 - Sevilo, 3-a de januaro 2023) estis hispana aktivulino kontraŭ kancero, paciento kun sarkomo de Ewing, konata pro disvastigo de la malsano, kiun ŝi suferis per sociaj retoj, por helpi aliulojn kun la sama malsano. Ŝi ankaŭ reklamis plian kanceresploradon kaj elpensis la frazon "Mis ganas ganan" (esperante "Mia volo venkas") por priskribi sian rilaton al la malsano[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elena Huelva naskiĝis la 21-an de majo 2002 en la urbo Sevilo, kiel la dua filino de Manuel Huelva kaj Emilia Palomo. En 2019, tiam 17-jaraĝa, ŝi ricevis diagnozon de sarkomo de Ewing, de kiu tempo ŝi komencis publikigi informojn pri ĉi tiu tipo de kancero ĉiutage en sociaj retoj, same kiel pri sia ĉiutaga vivo kun la malsano. Ekde 2019, ŝi kunlaboris kun multnombraj kancer-rilataj ne-profitaj organizoj. En 2022 ŝi skribis la libron Mis ganas ganan, kie ŝi rakontis sian sperton kun la malsano.

En decembro 2022, ŝi dezajnis koltukon por la ludilo nomita "Baby Pelón", merkatigita de la Fondaĵo Juegaterapia kun la celo financi esploradon de la sarkomo de Ewing. Por realigi ĉi tiun kolekton, la Fondaĵo Juegaterapia kreis la "Stipendion Elena Huelva" kune kun la Hispana Esplorgrupo pri Sarkomo (GEIS).

Morto[redakti | redakti fonton]

Post daŭra plimalboniĝo de sia malsano, Elena Huelva forpasis la 3-an de januaro 2023. Ŝia morto kaŭzis ondon da reagoj en sociaj amaskomunikiloj, inkluzive de kondolencoj el granda nombro da publikaj figuroj, inkluzive de la regiona Prezidanto de Andaluzio Juanma Moreno, de famuloj kaj sportaj kluboj kiel Real Betis. Unu tagon post ŝia morto, la 4-an de januaro 2023, oni okazigis ceremonion ĉeestatan de diversaj publikaj figuroj kiel la televida programestro Sara Carbonero aŭ la reĝisoro Alberto Rodríguez Librero. Ŝi poste estis kremaciita en la funebra domo de Camas (Sevilo).

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 2022, al ŝi estis premiita la Hope Award de la revuo Elle fare de kantisto Manuel Carrasco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]