Elena Quiroga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elena Quiroga
Persona informo
Naskonomo Elena Quiroga y Abarca
Naskiĝo 26-an de oktobro 1921 (1921-10-26)
en Santandero
Morto 3-an de oktobro 1995 (1995-10-03) (73-jaraĝa)
en Korunjo
Tombo Villafranca del Bierzo
Lingvoj hispana
Loĝloko KorunjoMadrido
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro José Quiroga y Velarde
Edz(in)o Dalmiro de la Válgoma y Díaz-Varela
Parencoj Estanislao Abarca y Fornes
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Elena QUIROGA de Abarca (Santandero, 26-a de oktobro 1921 - Korunjo, 3-a de oktobro 1995) estis hispana verkistino. Aŭtoro de etenda rakonta verkaro proza kiu kun tiu de aliaj verkistoj kiel Carmen Martín Gaite, Rafael Sánchez Ferlosio, Ignacio Aldecoa, Ana María Matute kaj Juan García Hortelano, ludis gravan rolon en la hispana romano inter la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ŝi priokupiĝas por la maljustecoj de la vivo kaj la sentoj de infanoj kaj adoleskuloj.[1][2] Ŝi estis la dua virino kiu eniris en la Real Academia Española, post Carmen Conde. Elektita en 1983, ŝi membriĝis en 1984.[3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la morto de ŝia patrino, ŝi loĝis ĉe sia onklo Estanislao Abarca y Fornes, mecenato kiu kunvenigis grupon de artistoj inter kiuj estis Miguel de Unamuno kaj Federico García Lorca. Li studis en Bilbao, Barcelono kaj Romo, kie finis la mezlernejon.​ Kvanjam ŝi ne faris universitatajn studojn, Quiroga ĉeestis libere al klasoj kiuj altiris ŝin kaj dum jaroj ŝi laboris ĉiutage en romanoj kaj aliaj verkaĵoj.

En Korunjo ŝi eniris en kleraj etosoj. Tiukadre ŝi edziniĝis al Dalmiro de la Válgoma, historiisto kaj estonta sekretario de la Real Academia de la Historia, en Santiago de Compostela, en 1950. La geedzoj translokiĝis al Madrido, kie ŝi plue eniris en la literaturaj etosoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La soledad sonora. Madrid: Espasa Calpe, 1949.
  • Viento del norte. Barcelona: Destino, 1951 (atinginta de la Premio Nadal 1951) kaj kinigita en 1954 fare de Antonio Momplet.
  • La sangre. Barcelona: Destino, 1952.
  • Trayecto uno, Madrid: Tecnos, 1953.
  • Algo pasa en la calle. Barcelona: Destino, 1954.
  • La careta. Barcelona: Noguer, 1955.
  • La enferma. Barcelona: Noguer, 1955.
  • Plácida, la joven y otras narraciones. Madrid: Prensa española, 1956.
  • La última corrida. Barcelona: Noguer, 1958.
  • Tristura. Barcelona: Noguer, 1960 (ricevinta de la Premio de la Crítica Catalana).
  • Carta a Cadaqués. Santander: Imp. Bedia, 1961.
  • Envío a Faramello. Madrid: Raycar, 1963.
  • Escribo tu nombre. Barcelona: Noguer, 1965. Premio Rómulo Gallegos.
  • El pájaro de oro.
  • La otra ciudad.
  • Presente profundo. Barcelona: Destino, 1973.
  • Grandes soledades, 1983.
  • Presencia y ausencia de Álvaro Cunqueiro. Madrid: Real Academia Española (RAE), 1984.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MCNBiografias.com. «Quiroga y Abarca, Elena (1921-1995).». Konsultita la 3an de aprilo 2017.
  2. El País, Ediciones (4a de oktobro 1995). «La escritora Elena Quiroga muere a los 74 años». EL PAÍS. Konsultita la 3an de aprilo 2017.
  3. «Elena Quiroga de Abarca». www.rae.es. Konsultita la 25an de junio 2019.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Elena Quiroga en la hispana Vikipedio.