Elena Samokiŝ-Sudkovskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elena Samokiŝ-Sudkovskaja
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1863 (1863-01-01)
en Sankt-Peterburgo
Morto 1-an de januaro 1924 (1924-01-01) (61-jaraĝa)
en Viborg
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Petr Petrovich Benard
Edz(in)o Rufin Sudkovsky • Nikolai Samokysh
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • ilustristo
vdr

Elena Samokiŝ-Sudkovskaja (ruse Елена Самокиш-Судковская; 1863 - ‏1924) estis rusa pentristino kaj ilustristo.

Ŝi estis precipe konata pro siaj buntaj ilustraĵoj en eldonataj suplementoj por Kristnasko, Pasko kaj la cetero de la jaro. Ŝi ankaŭ kreis afiŝojn, reklamojn kaj teatrajn programojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La caro kaj lia familio, 1902

Ŝia patro estis rusa armea inĝeniero de franca deveno kaj ŝi ricevis sian sekundaran edukon ĉe la Pauline Institute for Women, lernejo por junaj knabinoj de la aristokrataro. Post tio ŝi studis desegnaĵon en Helsinko kaj prenis privatajn lecionojn pri pentrado [1]. En 1883 ŝi geedziĝis kun la pentristo Rupin Sodkowskij, sed li mortis pro tifo du jarojn poste. Por helpi ŝin trakti ŝian funebron, ŝi moviĝis al Parizo kaj prenis kromajn lecionojn en la privata akademio de Jules Bastien-Lepage.

En 1889 ŝi geedziĝis kun alia pentristo, Nikolao Smokiŝ, kaj revenis al Rusio, kie ŝi laboris kiel ilustristo por "Niva", la plej populara revuo en la Rusa Imperio tiutempe.

Ŝi iĝis membro de la "arta rondo de la Prezidentedzino" (kiu ekzistis de 1882 ĝis 1918) kaj ekspoziciis kune kun kelkaj el la eminentaj pentristoj de tiu tempo, inkluzive de Ivan Ŝiŝkin kaj Ilja Jefimoviĉ Repin [2]. Ŝiaj dezajnaĵoj por la kronadalbumo de caro Nikolao la 2-a ricevis premion de plejboneco, kun medalo kaj blua rubando.

Kvankam ŝi pentris multajn portretojn kaj ĝenroscenojn, ŝi estas verŝajne plej memorita pro siaj libroilustraĵoj; Precipe de Eŭgeno Onegin de Puŝkin, farita en 1911, kaj tiuj por Konyok-Gorbunok () de Jerŝov. Ŝi foje kunlaboris kun sia edzo, produktante ilustraĵojn por Mjórtvyje dúshi (Mortintaj Animoj) de Gogol (publikigita fare de Adolf Marx en 1901) same kiel murpentraĵojn por la fervoja stacidomo de Carskoje Selo, prezentante la historion de la fervojo.

Ŝi fuĝis al Viborg dum la komunista revolucio, poste forlasis sian edzon kaj vivis en Parizo dum la civita milito [2]. Ŝi supozeble restis en Parizo post la fino de la milito kaj mortis tie, kvankam kelkaj fontoj indikas ke ŝi revenis al Vyborg.


Galerio - ilustraĵoj de Evgeny Onegin[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mallonga biografio @ Yandex.
  2. 2,0 2,1 Mallonga biografio @ Лаборатория Фантастики.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]