Elias Khoury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elias Khoury
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1948 (1948-07-12) (75-jaraĝa)
en Bejruto
Lingvoj araba
Ŝtataneco Libano
Okupo
Okupo verkisto • universitata instruisto • dramaturgoĵurnalistokritikisto
vdr

Elias Khoury [ĥuri] (arabe: الياس خوري), naskiĝinta la 12-an de julio 1948 en Bejruto, estas libana romanverkisto, dramaturgo kaj kritikisto. Li publikigis ĉirkaŭ dek romanoj, teatraĵojn kaj eseojn. Nuntempe li estas ĉefredaktoro de Al-Mulhaq, la semajna suplemento de la libana ĵurnalo Al-Nahar, kaj estas intelektulo de internacia famo[1]. La libroj de Elias Khoury estis tradukitaj en anglan, francan, germanan, hebrean, italan, katalunan kaj svedan.

Li ankaŭ instruis ĉe la Universitato Kolumbio en Novjorko, ĉe la usona universitato de Bejruto, ĉe la libana universitato kaj ĉe la universitato de Novjorko[2].

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • 1975 La ligoj de la cirklo
  • 1977 La monteto
  • 1981 La pordoj de la urbo
  • 1981 Blankaj Vizaĝoj
  • 1989 La vojaĝo de la malgranda Gandhi
  • 1992 Parfumo de la paradizo,
  • 1993 La reĝlando de la fremduloj
  • 1994 La kofreto kun sekretoj
  • 1998 La pordo de la suno
  • 2000 La odoro de la sapo
  • 2004 Yalo,
  • 2007 Kvazaŭ ŝi dormis,
  • 2009 La Kofro de la sekretoj,
  • 2013 Romitaj speguloj, Sinalcol,
  • 2018 La infanoj de la geto: Mi nomiĝas Adam,

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • 1984 La nominala Frazo

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • 1974 La esplorado de horizonto
  • 1979 Poezia kritiko
  • 1982 La memoro perdita
  • 1985 La tempo de la okupado
  • 1987 La malgranda monto,
  • 1995 La malgranda viro kaj la milito,
  • 2000 Nova domo kaj la rozo
  • 2002 La pordo de la suno,
  • 2004 Yalo,
  • 2004 La malgranda viro kaj la milito,

Palestinaj rifuĝintoj[redakti | redakti fonton]

La romano Bab al-Shams (باب الشمس) aŭ en Esperanto La pordo de la Suno (1998) rakontas la epopeon de la palestinaj rifuĝintoj en Libano ekde la "Nakba" en 1948. Ĝi elvokas en subtila maniero la ideojn pri la rememoro, vero kaj atesto. La egipta filmisto Yousry Nasrallah faris filmon surbaze de tiu libro.

Intervjuita de la israela ĵurnalo Yediot Aharonot sekve de la eldono en hebrea de la romano, Khoury klarigis:

Kiam mi prilaboris ĉi tiun libron, mi malkovris ke la "alia" estas spegulo de "mi". Ĉar mi verkis preskaŭ duonjarcenton pri la palestina sperto, ne eblis legi ĉi tiun sperton krom en la spegulo de la israela 'alia'. Pro tio, kiam mi verkis ĉi tiun romanon, mi multe klopodis eviti la stereotipojn de la palestinano, sed ankaŭ la stereotipojn de la israelano kiel tiu aperas en la araba literaturo kaj specife en la palestina literaturo de Ghassan Kanafani, ekzemple, aŭ eĉ de Emil Habibi La israelano ne nur estas la policisto aŭ la okupanto, li estas la "alia", kiu ankaŭ havas homan sperton, kaj ni bezonas tiun sperton. Nia legado de lia sperto estas spegulo por nia legado de la palestina sperto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Palestinaj rifuĝintoj

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Elias Khoury en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. Cachia, Pierre; Campbell, Robert B. (July 1998). "A Aʿlām al-adab al-ʿarabī al-muʿaṣir: Siyar wa siyar dhātiyya. English Title Page: Contemporary Arab Writers: Biographies and Autobiographies". Journal of the American Oriental Society. 118 (3): 410. doi:10.2307/606073. ISSN 0003-0279. JSTOR 606073.
  2. Allen, Roger; al-Baze'i, Sa'd (1993). "Thaqafah al-sahra': Dirasah fi adab al-jazirah al-'Arabiyyah al-mu'asir". World Literature Today. 67 (1): 225. doi:10.2307/40149019. ISSN 0196-3570. JSTOR 40149019.