Elle (magazino)
Aspekto
| Elle | ||
|---|---|---|
| revuo women's magazine (en) | ||
| Komenco | 1945 vd | |
| Agareo | ||
| Fondintoj | Hélène Gordon-Lazareff • Marcelle Auclair vd | |
| Posedata de | Lagardère News vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
"Elle" (Ŝi) estas franca semajna virina magazino fondita en 1945 fare de Hélène Lazareff kaj Marcelle Auclair. Ĝi estas eldonaĵo de la firmao Hachette Filipacchi Médias (Grupo Lagardère).
Historio
[redakti | redakti fonton]- La unua numero de Elle estis publikigita la 21-a de novembro 1945. Françoise Giroud prizorgis la direktadon kiel ĉefredaktorino ĝis 1953.
- En la numero de la 5a de Majo 2003 de la franca eldono de Elle, Béart, estante 39-jaraĝa, aperis nuda:[1] La tuta eldono de 550 000 ekzempleroj forvendiĝis en nur tri tagoj, kio faras ĝin la plej kvante vendita numero en la historio de la moda klaĉgazetaro.[2]
- En 2006, Elle aperis tutmonde en 37 eldonoj kun pli ol 20 milionoj da legantinoj.
- La magazino havis kiel ĉefredaktoron Jean-Dominique Bauby kiu estis trafita de la malofta neŭrologia malsano "locked-in syndrome" (sindromo de enfermiteco). Pri tiu aparta kaj tragika sperto li atestis en sia libro Le Scaphandre et le papillon (La skafandro kaj la papiljono) pri kiu aperis kina adaptaĵo de Julian Schnabel en 2007).
- Dum dudek jaroj, Elle havis Peter Knapp kiel artan direktoron.
- La humuristo Alexandre Vialatte aperigis, dum li vivis, kronikon: Le Paris des Parisiennes (La Parizo de la Parizaninoj).
Disvastigo
[redakti | redakti fonton]La eldonkvanto de Elle estas 435 040 ekzempleroj en Francio. La kontraŭpaga vendo atingis 358 428 ekzemplerojn dum la periodo 2005-2006. Ĝi kreskis depost 2002, kaj tio malgraŭ forta konkurenco flanke de la virina gazetaro. La nombro de abonantinoj proksimiĝas al 172 738.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Actress Conceals Grief At Cannes". Contactmusic.com. World Entertainment News Network. 25a de Majo 2003. Alirita la 21an de Aprilo 2020.
- ↑ Mottram, James (20a de Junio 2009). Emmanuelle Béart: 'Sometimes you feel more naked when you're totally dressed than the other way round'. The Independent. Alirita la 21an de Aprilo 2020.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Diverslingvaj eldonoj
[redakti | redakti fonton]- Elle Belgio
- Elle Brazilo Arkivigite je 2010-07-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Elle Kanado
- Elle Ĉinio
- Elle Ĉeĥa Respubliko
- Elle Francio
- Elle Germanio
- Elle Hong Kong
- Elle Hungario
- Elle Hindio Arkivigite je 2008-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Elle Italio
- Elle Japanio Arkivigite je 2008-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Elle Koreio
- Elle Meksikio Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Elle Nederlando
- Elle Norvegio
- Elle Pollando
- Elle Kekekio (Provinco el Kanado)
- Elle Rusio Arkivigite je 2018-05-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2018-05-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Elle Slovenio
- Elle Sud-Afriko
- Elle Hispanio
- Elle Svedio
- Elle Tajvano
- Elle Tajlando Arkivigite je 2010-03-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2010-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Elle Turkio
- Elle Britio
- Elle Usono

