Saltu al enhavo

Else Ernst

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Else ERNST (fraŭline E. Apelt, vidvinigite E. von Schorn; naskiĝinta la 26-an de aŭgusto 1874 en Vajmaro, mortinta la 7-an de junio 1946 en Graz) estis germana verkistino, tradukistino kaj ilustristino.

Ŝi verkis fabelojn (por kiuj ŝi ankaŭ faris la bildojn) kaj rakontojn ofte fikciajn kaj revajn. Krome tradukis ŝi el la lingvoj angla (William Makepeace Thackeray) kaj franca (Victor Hugo). La produktoj ĝuis multajn represojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Patro ŝia estis la klasika filologo kaj platona tradukisto Otto Apelt. Dum la lernejaj jaroj ŝia desegna talento estis tre apogata. Ŝia dua edzo estis la verkisto kaj filozofo Paul Ernst; kun li vivis ŝi en Parizo, Zuriko kaj Ĝenovo. Dume, ilia filo estis prizorgata en Italujo ĉe duongepatroj estante sub la kuratoreco de ilia amiko Georg Lukács. En 1914 ili revenis al Germanujo kaj geedziĝis; de 1917 vivis ili je Sonnenhofen apud Königsdorf, ekde 1925 en Stirio. Ŝia tombo troviĝas sur la monteto Johannishügel proksime de la kastelo de Sankt Georgen an der Stiefing.

En 1919 ŝi publikigis Erdichtete Gespräche, traduko de la verko Imaginary Conversations of Literary Men and Statesmen de Walter Savage Landor - kio siavice verŝajne inspiris la edzon verki Erdachte Gespräche (1921).[1] Post majo 1933, kiam Paul Ernst fariĝis membro de la Prusia Akademio de Sciencoj, ŝi laboris por la konatigo de lia verkaro kaj ekestris en Munkeno en 1933 la ĵus fonditan Ernst-societon. Laŭ ŝia volo ties sidejo venis en 1943 al Graz, kie goviestro Sigfried Uiberreither mem ŝirmprezidantis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Bilder und Geschichten aus dem Leben der Kerfe. Gedichtet, entworfen, auf den Stein gezeichnet und gefärbt von Else Ernst. Schumann, München 1923.
  • Der weiße Pudel. Gedichtet, entworfen, auf den Stein gezeichnet und gefärbt von Else Ernst. Schumann, München 1928.
  • Das Spukhaus in Litauen. Novelo. Neff, Berlin 1933.
  • Begebenheiten im Rosenmond. Romano. Neff, Berlin 1934.
  • Die Neumondnacht. Fabelo. Stollberg, Merseburg 1936.
  • Zirkus Blinz. Bertelsmann, Gütersloh 1942. (Digitalisat)
  • Die Krone und die Kette. Wiener Verlagsgesellschaft, Wien 1942.
  • Die verschollene Erbin. Wiener Verlagsgesellschaft, Wien 1943.
  • Der Mann von drüben. Wiener Verlagsgesellschaft, Wien 1944.
  • Leben mit dem Dichter Paul Ernst auf dem Einödhof Sonnenhofen bei Königsdorf in Oberbayern 1918 bis 1925. Renneritz, Sandersdorf 2008, ISBN 978-3-940684-01-1.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elisabeth Friedrichs: Die deutschsprachigen Schriftstellerinnen des 18. und 19. Jahrhunderts. Ein Lexikon. Metzler, Stuttgart 1981
  • Kürschners Deutscher Literatur-Kalender. Nekrolog 1937–1970. Eldono de 1973 (germana priverkista kalendaro)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. de ŝi tradukita teksto ĉe Projekt-Gutenberg