Elyas M'Barek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elyas M'Barek
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1982 (1982-05-29) (41-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Loĝloko MunkenoSendling
Ŝtataneco AŭstrioGermanio
Familio
Frat(in)o Joseph M'Barek
Okupo
Okupo filmaktoro • messervanto • teatra aktoro • voĉaktoro • televida aktoro • aktoro
vdr

Elyas M'Barek (prononco laŭ IFA-transskribo [eˈliːas mˈba:ʁɛk], naskiĝis la 29-an de majo 1982 en Munkeno) estas aŭstra aktoro kaj voĉaktoro. Li estis konata pro produktadoj kiel Türkisch für Anfänger kaj Fack ju Göhte. Elyas M'Barek kreskis en la urbodistrikto Sendling de Munkeno. Lia patro venas el Tunizio kaj estas programisto, lia aŭstra patrino estas flegistino. Li mem havas aŭstran civitanecon kaj estas katoliko. Li havas du pli junajn fratojn.

Kariero[redakti | redakti fonton]

M'Barek havis sian debuton en filmo dum siaj lernejaj tagoj en la komedio Mädchen, Mädchen ("knabinoj, knabinoj") de Dennis Gansel. En la televida serio Türkisch für Anfänger ("la turka por komencantoj") de la kanalo ARD li pozis kiel la turka maĉisto Cem Öztürk, kies patro translokiĝas al germana virino kaj ŝia filino. En 2006 al li estis premiita per la Germana Televido-Premio en la kategorio "Plej bona Ĉefa Aktora Serio" por tiu ĉi rolo.[1]

Li ĉefrolis en la scenfilmo Wholetrain, kiu temigis neleĝajn artaĵojn de grafitio. En 2008 li enkarnigis la turkan knabon Sinan en la libroadaptado Die Welle ("La Ondo"). De 2009 ĝis 2011 li ludis en la germani-aŭstria doktora serio Doctor’s Diary ("Taglibro de kuracisto", malgraŭ la titolo germanlingva), en 2010 li ludis la junan repiston Buŝido en Zeiten ändern dich ("La tempoj ŝanĝas vin"). Li ankaŭ ludis en la filmo Teufelskicker kiel Flo.

En 2013 li ĉefrolis en la literatura adapto Der Medicus kune kun Tom Payne kaj Ben Kingsley. En la sama jaro aperis la prilerneja komedio Fack ju Göhte, kies titolo intence aspektas disleksia, en kiu li okupis la rolon de Zeki Müller. Li ankaŭ ludis ĉi tiun rolon en la daŭrigo Fack ju Göhte 2, kiu estis publikigita en kinejoj en 2015. Ankaŭ en 2015 li aperis en la komedio Traumfrauen ("revaj virinoj"), en kiu li ludis gvidan rolon apud la aktoraj koleginoj Hannah Herzsprung, Karoline Herfurth, Palina Rojinski kaj Iris Berben. En 2016, la komedio Willkommen bei den Hartmanns ("Bonvenon en la familio Hartmann"), kiu temigis la eŭropan migran krizon de 2015-2016, estis publikigita en kinejoj, en kiuj li ĉefrolis kiel kuracisto Tarek Berger. En oktobro 2017, Fack ju Göhte 3, la konkludo de la trilogio Fack ju Göhte, estis publikigita en kinejoj.

En 2019 li pozis kiel advokato de viktimo de venĝa atako en Italio dum la nazia epoko en Der Fall Collini ("La kazo Collini"). Li ankaŭ aperis en la komedia filmo Das perfekte Geheimnis ("La perfekta sekreto") tiun saman jaron. Li pozis kiel la drinkejisto Milo en la komedio Nightlife ("Nokta vivo"), kiu estis publikigita en februaro 2020 kaj reĝisorita fare de Simon Verhoeven.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Germana Televido-Premio: Premiitoj 2006. Deutscher Fernsehpreis GmbH, prenita la 6-an de februaro 2021.