Saltu al enhavo

Emil Ádám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Ádám
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1905 (1905-02-20) (119-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĥorestro
universitata instruisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Emil Ádám, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ádám Emil estis hungara korusestro, komponisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Rothmann ĝis 1945.

Emil Ádám[1] naskiĝis la  20-an de februaro 1905(nun 1905-02-20) en Debrecen, li mortis la 10-an de februaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Emil Ádám naskiĝis en juda familio. Li maturiĝis en komerca mezlernejo en sia naskiĝurbo, dum li estis memlernanto pri violonado kaj li kantis en koruso. Ekde 1925 li jam estis korusestro, pro la sukcesoj iom poste li estis kantoinstruisto en juda gimnazio same en Debrecen. En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj li kolektis judajn kantojn en regiono, kiu nun havas la nomon Transkarpatio. Li akiris komponistan licencon en konservatorio de Debrecen en 1934, poste li plustudis en Vieno. Inter 1938-1940 li estis soldato, poste ofte trudlaboristo. Dum la nazia erao (1944) li kaŝiĝis, post jaro lia loĝejo kaj havaĵoj jam perdiĝis. Tial li translokiĝis al Budapeŝto en 1946 kun la familio, kie li estis kantoinstruisto en la juda gimnazio (baldaŭ en aliaj gimnazioj) kaj en 1948 li akiris pedagogian diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Tiutempe li estis ankaŭ korusestro. Li pensiuliĝis en 1969, poste li instruis ĝis sia morto en Tutlanda Rabena Altedukejo. Li edziĝis en 1934, en la sekva jaro filo, en 1946 filino naskiĝis.

Elektitaj komponaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Szombati és nagyünnepi héber dallamok (1974)
  • Eljött az ének ideje (1992)
  • És felnyitod az emlékezés könyvét (1996)
  • Rasin Eszter (muzika teatraĵo)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.