Emilia Clarke
Emilia Clarke | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Je la Holivuda premiero de Game of Thrones Sezono 3 en marto 2013.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Emilia Isobel Euphemia Rose Clarke | ||||
Naskiĝo | la 26-an de oktobro 1986 en Londono, Anglio ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | Berkshire • Hampstead • Venice [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Alma mater | Drama Centre London • Rye St Antony School • St Edward's School [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Milly | ||||
Okupo | aktoro • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro [#] | ||||
Laborkampo | filmo • aktorado [#] | ||||
Aktiva dum | 2007–nuntempe | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Daenerys Targaryen en Game of Thrones Golightly en Breakfast at Tiffany’s | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Emilia Clarke (naskiĝis la 26-an de oktobro 1986 en Londono), estas brita aktorino. Antaŭ ĉio ŝi konatiĝis pro la rolo kiel Daenerys Targaryen en la televida serio Game of Thrones (Ludo de tronoj).
Juneco[redakti | redakti fonton]
Ŝi naskiĝis en Anglio, kaj elkreskis en Berkshire. La patro de Emilia estas sonteknikisto kaj la patrino komercistino. Ŝia pli juna frato studas politikon. La intereso por aktori komenciĝis je aĝo de tri post spektado de la muzikalo Show Boat en kiu ŝia patro laboris. Antaŭ la studado je la Drama Centre London kie ŝi finstudis en 2009, ŝi iris al la lernejoj en St Edward's (2000-2005) kaj Rye St Antony.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Emilia rolis en du teatraĵoj je la St. Edwards kaj dek ja la Drama Centre London. Krom tio ŝi ankaŭ videblis en la Company of Angels-produktaĵo de Sense en 2009 kaj reklamo por Samaritans. Ŝiaj unuaj tv-roloj estis Saskia Mayer en epizodo de Doctors en 2009 kaj Savannah en la Syfy-filmo Triassic Attack en 2010. La magazeno Screen International nomis ŝin unu el la alsturmantaj talentojn de Britio.
En 2010 ŝi elektiĝis por la rolo kiel Daenerys Targaryen en la usona fantazi-serio Game of Thrones, bazita sur la libroserio Kanto de Glacio kaj Fajro de George R. R. Martin. Origine tiu rolo estus ludata de Tamzin Merchant, sed pro nekonataj kaŭzoj oni anstataŭis ŝin. Emilia gajnis la EWwy Premion por Best Supporting Actress in a Drama (plej bona subtena aktorino en dramo) en 2011 por sia rolo kiel Daenerys. En marto 2013 ŝi ĉefrolis kiel Golightly en la Broadway-produktaĵo Breakfast at Tiffany’s (Matenmanĝo ĉe Tiffany). En majo 2013 oni anoncis ke Emilia ludos rolon en la filmo Garden of Last Days (Ĝardeno de lastaj tagoj), sed du semajnojn antaŭ la komenciĝo de la produktado oni nuligis la projekton.
Persona vivo[redakti | redakti fonton]
En septembro 2012 Emilia havis amrilaton kun Seth MacFarlane. Je la 20-a de marto 2013 konatiĝis ke ili ĉesis la rilaton.
Filmaro[redakti | redakti fonton]
Filmo[redakti | redakti fonton]
Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
2009 | Lisa's Story | Lisa |
2012 | Shackled | Malu |
2012 | Spike Island | Sally Harris |
2013 | Dom Hemingway | Evelyn Hemingway |
2015 | Terminator Genisys | Sarah Connor |
2016 | Me Before You | Louisa Clark |
2017 | Voice from the Stone | Verena |
2018 | Solo: A Star Wars Story | Qi'ra |
2018 | Leading Lady Parts | Sinmem |
2019 | Above Suspicion | Susan Smith |
2019 | Last Christmas | Katarina "Kate" Andrich |
2022 | The Amazing Maurice Not yet released | Malicia |
TBA | The Pod Generation Not yet released | Rachel |
TBA | McCarthy Not yet released | Jean Kerr |
Televido[redakti | redakti fonton]
Jaro | Titolo | Rolo | Rimarkoj |
---|---|---|---|
2009 | Doctors | Saskia Mayer | Televidoserio (1 epizodo: "Empty Nest") |
2010 | Triassic Attack | Savannah | TV-filmo |
2011-hodiaŭ | Game of Thrones | Daenerys Targaryen | Teledoserio (47 epizodoj) |
Teatro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Titolo | Rolo | Loko |
---|---|---|---|
2013 | Breakfast at Tiffany's | Holly Golightly | Cort Theatre |
Premioj[redakti | redakti fonton]
Jaro | Laboro | Premio | Rezulto |
---|---|---|---|
2011 | Game of Thrones | Scream Award for Breakout Performance - Female | Gajnis |
2011 | Game of Thrones | SAG Award for Outstanding Performance by an Ensemble in a Drama Series (dividita kun la rolularo) | Kandidatiĝis |
2013 | Game of Thrones | Critics' Choice Television Award for Best Drama Supporting Actress | Kandidatiĝis |
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo (angle)
- Emilia Clarke ĉe Twitter
- Emilia Clarke ĉe Instagram
- Emilia Clarke ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Emilia Clarke ĉe AllMovie (angle)
- Emilia Clarke ĉe Turner Classic Movies
- Emilia Clarke ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Emilia Clarke ĉe Metacritic
- Emilia Clarke ĉe Rotten Tomatoes
- Emilia Clarke ĉe TV.com (angle)
- Emilia Clarke en Spotlight